Foliata acido






Struktura formulo de folia acido


Foliata acido (aŭ folia acido) estas vitamino el la B-komplekso, nomata ankaŭ vitamino B9. Ĝi estis malkovrita ĉirkaŭ 1939 kaj unuafoje ekstraktita el spinacaj folioj en 1941. Ĝi estas solvebla en akvo kaj pereigebla per lumo kaj varmo.


Folia acido estas esenca vitamino por la homo; la mezuma taga bezono estas 200 μg. Ĝia manko perturbas la konsiston de la sango; ĉe graveduloj ĝi povas kaŭzi misformadon de la embrio.


Folia acido estas en la hepato de multaj bestoj, en foliaj legomoj, karotoj, asparago, burĝonbrasiko, tomatoj, ovoflavo, tutgrajnaj grenproduktoj kaj nuksoj.



Eksteraj ligiloj |



  • Lipida metabolo, kolesterolo – miskomprenoj kaj realeco (IKU 2006)



  • Foliata acido en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Foliata acido en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)











Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51