Kontakto (revuo)























































Kontakto

Kovrilpaĝo de la 2015-01a numero
Kovrilpaĝo de la 2015-01a numero

Speco
socikultura revuo
Periodeco
dumonata



Lando

Nederlando
Urbo

Rotterdam
Redaktisto

Rogener Pavinski
Establodato

1963
Lingvo

Esperanto
Prezo
2 EUR ĝis 4,17 EUR laŭ lando
Eldonkvanto
710 abonantoj (2015)[1]

ISSN

ISSN 0023-3692



Retejo

Kontakto.TEJO.org







v  d  r


Information icon.svg



Kontakto estas dumonata, ĉefe porjunulara revuo pri landoj, popoloj, kulturoj, socio kaj politiko. Ĝi estas revuo de TEJO (sed posedata kaj eldonata de UEA), legata en ĉirkaŭ 90 landoj. Kontakto estis fondita en 1963, kaj ĝia unua redaktoro estis Humphrey R. Tonkin. Ekde 2010 la redaktoro de Kontakto estas Rogener Pavinski.


Kontakto estas aparte celata por instruistoj kaj komencantoj: parto de la artikoloj aperas en la lingvaĵoj "facila" kaj "tre facila" – kun limigita kvanto de radikoj. Individuaj membroj kaj patronoj de TEJO ricevas Kontakto aŭtomate, sed eblas ankaŭ aboni. Blinduloj povas ricevi voĉlegitan kasedan eldonon senpage. Post la eldono de papera numero, pere de la reta Jarlibro de UEA en la reto ekhaveblas ankaŭ la reta versio de la revuo por TEJO-membroj kaj ĉiuj Kontakto-abonantoj: [1] (bv. enmeti vian salutvorton kaj pasvorton, kaj tiam ĉe la dekstra flanko elektu TEKO-n).




Enhavo






  • 1 Temaro de la revuo


  • 2 Kunlaborado


  • 3 Kontakto por blinduloj


  • 4 Historio


  • 5 Listo de redaktoroj


  • 6 Referencoj


  • 7 Eksteraj ligiloj





Temaro de la revuo |


Ĝenerale la revuo traktas plej diversajn temojn, rilatajn al la socia vivo en la plej larĝa senco de tiuj vortoj: politiko, historio, hobioj, vojaĝoj, ktp. Kutime ĉiu numero de Kontakto havas sian apartan temon aŭ emfazon, sed en ĉiu numero aperas ankaŭ alitemaj materialoj. Regule aperas recenzoj pri la libroj kaj diskoj. Oni notu tamen, ke Kontakto ne estas primovada revuo, tial la raportoj pri diversaj E-aranĝoj kaj similaj aferoj kutime ne estas publikigataj (nur se tiaj kontribuoj havas interesan aliteman enhav-parton). Tamen oni ofte publikigas diversajn materialojn, rilatajn al E-kulturo (ekz., E-literaturo, denaskismo ktp).


Post la decido de la TEJO-estraro nuligi la revuon TEJO Tutmonde oni decidis (kadre de reformo de Kontakto) ekde la jaro 2011 aperigi en Kontakto movadan rubrikon "Kontakto-Movade"[2].



Kunlaborado |


Aŭtoroj kaj kunlaborantoj de Kontakto venas el la tuta mondo, kaj oni ĉiam estas bonvenaj kontribui sian (prefere originalan) artikolon al la revuo. La aŭtoroj ricevas senpagan ekzempleron de la revuo.



Kontakto por blinduloj |


Blinduloj kaj malfortvidantoj povas ricevi voĉlegitan eldonon senpage. Necesas sendi du 60-minutajn kasedojn al Elise Lauwen, Fort Alexanderstraat 16, NL-5241 XG Rosmalen, Nederlando.



Historio |




Torto omaĝe al la 50-jariĝo de Kontakto dum la 69-a IJK.


La unua Kontakto aperis en 1963, sed la ideo krei “liberan forumon” kaj “aŭtentikan revuon pri interesaj temoj por junaj esperantistoj” naskiĝis en 1962. Sociologio kaj humuro estis la preferataj kampoj de Humphrey R. Tonkin, la unua Kontakto-redaktoro. Stefan Maul (Germanio) transprenis Kontakto en 1966 (post 14 jaroj, en 1980, li kreis la revuon Monato).


En 1968 la redaktorecon transprenis Roman Dobrzyński (Pollando). Roman preferis kulturajn temojn (literaturo, fotografio, historio, arto).


De 1970 ĝis 1974 Kontakto estis redaktata de Ulrich Lins (Germanio), Simo Milojević (Jugoslavio/ Nederlando) kaj Hans Zeilinger (Germanio). Ĉi-lastan en 1973 anstataŭis Wim Jansen (Nederlando).


En 1976 Kontakto translokiĝis al Finnlando. La redaktadon transprenis italo Giorgio Silfer (tiutempe li redaktis ankaŭ la revuon Literatura Foiro) kaj finno Jouko Lindstedt.


De 1978 la redaktoran torĉon prenis nov-zelandano Stefan MacGill, kaj la redakcio translokiĝis al la Centra Oficejo de UEA. Stefan ne restis sola: Giulio Cappa (Italio) akompanis lin ĝis la fino de 1979, ekde kiam alia italo, Dario Besseghini, kunredaktis Kontakto. Stefan ĉesis esti ĉef-redaktoro en 1980, sed li restis malantaŭ la kulisoj kiel teknika redaktoro ĝis 1986. Tiam al Dario aliĝis Karl Pov (aŭ Charles Power).


Ekde januaro 1983 Kontakto aparas sesfoje jare anstataŭ kvar.


Komence de la 1980aj jaroj Kontakto perdis sian socipolitikan engaĝiĝon. Apero de Monato kiel politika magazino kaj malgranda abonantaro devigis Kontakto redifini sian rolon kaj ekkonsideri komencantojn. Ankaŭ movadaj artikoloj estis ekster Kontakto – ili trovis sian lokon en la naskiĝinta en 1983 TEJO Tutmonde. Ekde tiam granda parto de la artikoloj aperas en facila lingvaĵo. Facilan parton ekredaktis Anna Brennan. Anna kreis la "facilan liston" de la plej oftaj radikoj, uzataj por la artikoloj en "facila" kaj "tre facila" lingvaĵo. Ekde 1983 Anna estis akompanata de Leif Nordenstorm (Svedio), kiu ekde 1986 fariĝis la sola redaktoro. Leif foriris en 1989.


La jaron 1990 inaŭguris la numero redaktita en la CO de Francisco Javier Moleón. La dua numero 1990 estis jam redaktita de István Ertl (Hungario). En 1992 li estis elektita kiel redaktoro de revuo Esperanto. Ekde tiam Kontakto eniras la novan eraon, kun nova redaktoro – Francisco Veuthey, nova stilo, nova logsimbolo kaj novaj ideoj. La nombro de abonantoj multe kreskis kaj atingis en la lasta jaro de Veuthey historian rekordon de 2050. Sabira Ståhlberg akurate kaj diligente laboris por Kontakto kvar jarojn – de 1998 ĝis 2001.


Ekde 2002 Kontakto estis redaktata de Ĵenja Amis (ĝis 2005 - Zvereva) kun helpo de Joel Amis. La ĉef-korektisto ekde la numero 197 (2003:4) estis Paŭlo Moĵajev. Estis li, kiu transprenis la redaktoradon ekde somero 2007. Ekde aŭtuno 2010 la ĉefredaktoro estas Rogener Pavinski.


Kontakto organizas Muzikan Konkurson. Unuafoje en 2014, duafoje en 2015.[3]



Listo de redaktoroj |




  • Humphrey R. Tonkin (ekde 1963)


  • Stefan Maul (ekde 1966 ĝis 1968)


  • Roman Dobrzyński (ekde 1968 ĝis 1970)


  • Ulrich Lins kaj Simo Milojević (ekde 1970 ĝis 1974)


  • Hans Zeilinger (ekde 1970 ĝis 1973)


  • Wim Jansen ekde 1973 ĝis 1974)


  • Giorgio Silfer (ekde 1975 ĝis 1977)


  • Jouko Lindstedt (kunredaktoro en 1977, redaktoro en 1978 por la unua numero)


  • Stefan MacGill (ekde 1978 ĝis 1986)


  • Giulio Cappa (ekde 1978 ĝis 1979)


  • Dario Besseghini (ekde 1980 ĝis 1985)

  • Anna Löwenstein

  • Leif Nordenstorm

  • Francisco Javier Moleón


  • István Ertl (ekde 1990 ĝis 1991)


  • Francisco Veuthey (ekde 1992 ĝis 1998)


  • Sabira Ståhlberg (ekde 1998 ĝis 2001)


  • Ĵenja Amis (ekde 2002 ĝis 2007)


  • Paŭlo Moĵajev (ekde somero 2007 ĝis aŭtuno 2010)


  • Rogener Pavinski (ekde aŭtuno 2010)



Referencoj |





  1. “La membraro de UEA en 2015”, en Esperanto 1301, aprilo 2016, p. 94


  2. Aŭtuna kunveno de la Estraro de TEJO, novaj projektoj kaj novaj decidoj


  3. Voĉdonu por la 2ª Muzika Konkurso de Kontakto!




Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retejo

  • Elŝutebla provekzemplero ĉe www.gazetejo.org


  • “Esperanto-gazetoj tra la tuta mondo: internaciaj gazetoj pri diversaj temoj„ ĉe YouTube

  • Recenzo pri la revuo ĉe Edukado.net




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto