Krestonumido
Krestonumido, G. p. edouardi en Hluhluwe–iMfolozi Parko, Sudafriko | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Dunomo | ||||||||||||||||
Numida pucherani (Hartlaub, 1860) | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Konserva statuso: Malplej zorgiga | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
La Krestonumido (Guttera pucherani) estas birdospecio membro de la familio Numidedoj. Ĝi troviĝantas en malfermaj arbaroj, kaj savanaj mozaikoj en sub-Sahara Afriko.
Enhavo
1 Aspekto
2 Reproduktado
3 Intraspecia taksonomio
4 Subspecioj
5 Referencoj
6 Eksteraj ligiloj
Aspekto |
Ĝi havas totalan longon de proksimume 50 cm kaj pezas 721-1543 g.[1] La plumaro estas ĝenerala nigreca kun densa blanka punkteco. Ĝi havas distingan nigran kreston kapopinte, kies formo varias el malgrandaj krispaj plumoj al lanugo depende el la subspecio, kaj kiu facile separas ĝin el ĉiuj aliaj specioj de numidoj, escepte ĉe la Plumkrona numido. Bedaŭrinde, la nomoj "kresto" kaj "plumo" estas ofte misuzitaj tra ambaŭ specioj.
Reproduktado |
Tiu specio estas monogama kun probable fortaj kaj longdaŭraj parligoj. Pariĝa nutrado estas komuna, kaj iam oni registris kaptivan masklon dum kurado de 5–10 metroj al la numidino por donaci partikularan manĝeron. La nesto estas bone kaŝita skrapaĵo en alta herbo aŭ sub arbusto; ovoj povas varii el preskaŭ blankaj al sablokoloraj kaj la ovaro estas kutime de ĉirkaŭ 4 aŭ 5.
Intraspecia taksonomio |
La intraspecia taksonomio de la Krestonumido estis celo de konsiderinda polemiko, sed plej ĵusaj fakuloj akceptas 5 subspeciojn (ekz. I. Martinez ĉe HBW, 1994). Vidaj diferencoj inter la subspecioj, aldone al la formo de la kresto, estas laŭ koloro kaj situacio de makuloj ĉe la grizbluaj kolo kaj vizaĝo. Tiaj makuloj varias el preskaŭ blanka al flava, kaj al ruĝa.
La nomiga subspecio troviĝas en Orienta Afriko el Somalio al Tanzanio, kaj estas distinga kun grizec-blua kolo kaj etenda ruĝo ĉe vizaĝo. Ĝi estas foje konsiderata monotipa specio, nome Kenja krestonumido, laŭ kiu kazo la restantaj subspecioj, kiuj troviĝantas en suda, centra kaj okcidenta Afriko, retenus la komunan nomon Krestonumido, sed sub la scienca nomo Guttera edouardi. Ili havas bluecajn vizaĝojn kaj kolojn, kvankam la nuko estas tre palgrizaca (preskaŭ blanka) ĉe kelkaj subspecioj kaj la gorĝo estas ruĝa ĉe aliaj.
Subspecioj |
Estas kvin agnoskitaj subspecioj:
G. p. barbata (Ghigi, 1905) – Malavia krestonumido – sudorienta Tanzanio al orienta Mozambiko kaj Malavio
G. p. edouardi (Hartlaub, 1867) – orienta Zambio al Mozambiko kaj orienta Sudafriko
G. p. pucherani (Hartlaub, 1861) – Kenja krestonumido – Somalio al Tanzanio, Zanzibaro, kaj insulo Tumbatu
G. p. sclateri (Reichenow, 1898) – Sklatera krestonumido – nordokcidenta Kameruno
G. p. verreauxi (Elliot, 1870) – Lindia krestonumido – Gvineo-Bisaŭa al okcidenta Kenjo, Angolo, kaj Zambio
Referencoj |
↑ CRC Handbook of Avian Body Masses de John B. Dunning Jr. (Editor). CRC Press (1992), ISBN 978-0-8493-4258-5.
Eksteraj ligiloj |
Krestonumido, Speciteksto ĉe The Atlas of Southern African Birds
Filmetoj de Krestonumido ĉe Internet Bird Collection
|