Citralo
Citralo | |||
Tridimensia strukturo de la Citralo | |||
Alternativa(j) Nomo(j) | |||
| |||
| Kemia formulo | C10H16O | ||
| PubChem-kodo | 8843 | ||
| ChemSpider kodo | 553578 | ||
| CAS-numero-kodo |
| ||
Fizikaj proprecoj | |||
| Aspekto | palflava likvaĵo kun odoro forte citrussimila | ||
| Molmaso | 152.2334 g mol−1 | ||
| Smiles | O=CC=C(C)CCC=C(C)C | ||
| Denseco |
| ||
| Refrakta indico | n76120{displaystyle n_{761}^{20}} 1,4898 | ||
| Fandopunkto | -20 °C ( °F; 292 K) | ||
| Punto de malkomponiĝo |
| ||
| Acideco (pKa) |
| ||
| Solvebleco en akvo | Akvo: 420 mg/L (20 °C)) | ||
| Solvebleco | Tre solvebla en organikaj solvaĵoj kaj mineraloleoj | ||
| Mortiga dozo (LD50) |
| ||
| Ekflama temperaturo | 99.5 °C | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
| Risko | R38 S43 | ||
| Sekureco | S(2) S24/25 S37 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1][2] | |||
| GHS Damaĝo-piktogramo | |||
| GHS Signalvorto | Damaĝo | ||
| GHS Deklaroj pri damaĝoj | H225, H226, H315, H317, H319, H412 | ||
| GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P210, P233, P240, P241, P242, P243, P261, P264, P272, P273, P280, P302+352, P303+361+353, P305+351+338, P321, P332+313, P333+313, P337+313, P362, P363, P370+378, P403+235, P501 | ||
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa) | |||
Citralo aŭ lemonalo estas alifata terpenoido[3] prezentanta aldehidan grupon kun formulo C10H16O. Ĝi ekzistas en la naturo sub la formo de tri izomeroj du trans-izomeroj konataj kiel geranialoj A, B kaj alia cis-izomero nomata neralo axu citralo B. Ĝi konatas pro ĝia proksima rilato kun la geraniolo, kaj rezultas el la unua oksidiĝo de la lasta. Ĝi tre facile trovatas en naturo.
Enhavo
1 Trovejoj
2 History
3 Produktado
4 Uzoj
5 Sana kaj sekureca informoj
6 Izomeroj de la citralo
7 Plantoj havantaj citralon
8 Vidu ankaŭ
9 Literaturo
10 Referencoj
Trovejoj |
Grandaj kvantoj trovatas en la cimbopogonoleo samkiel la "Backhousia citriodora". Ĝi same okazas en la oleoj de java citronelo, zingibro, kobuŝio, foliaro de Sassafras albidum, japana cinamomo; en la oleoj, ŝeloj kaj folioj respektive de Tetranthera citrata, germana rozoleo; en la foliaro kaj vergaro de dolĉoranĝaj oleoj, cedroleoj, cedratoj, mandarinoleo, japana pipro, Lisea cubeba, nobla laŭro, pimentoleo, Eucalyptus patentinervis, Eucalyptus staigeriana, Leptospermum Liversidgei, verbeno, Monarda citriodora, Citronmeliso, ktp. En ĉiuj ĉi-tiuj oleoj ĝi okazas sub du formoj nomitaj "citralo A" kaj "citralo B", kiuj laŭŝajne estas stereoizomeroj. Praktike en ĉiuj kazoj la "citralo A" regas.
History |
La citralo unue estis malkovrita en 1888 de Joseph J Bertram en la oleo de la Backhousia citriodora. Pro tio ke ĝia odoro estis tre simila al la konstituantoj de la citronoleo, ĝi estis nomata citralo.
Francis Despard Dodge (1868-1942), usona lernanto de Viktor Meyer (1848-1897), estigis la citronelalon en 1889 per parta sintezo de la citroneloleo el la java oleo. La preparado, en 1893, de la α- kaj β-iononoj elde la citralo de la cimbopogono estis disvolvita de Ferdinand Tiemann (1848-1899), kiu estis lernanto de August von Hofmann (1818-1892). Cetere, la sintezo de Barbier, Bouveault kaj Tiemann servis kiel celo por la konfirmado de la kemia strukturo de la citralo[4].
En 310 a. K. la greka filozofo Teofrasto skribis ke li kutime uzadis kelkajn citrusajn fruktojn en la vestaĵoj, kiuj donis al ili agrablan odoron, tiel kiel oni kutime faras kun la lavendo, kaj ankaŭ por forigi la lepismojn[5].
Produktado |
La citralo estas produktita per pluraj metodoj:[6]
- 1: Izolo de la esencoleoj el sennombraj plantoj.
- 2: Sintezo elde la oksidiĝo de la geraniolo
- 3: Kataliza sintezo elde la dehidrolinaloolo.
- 4: Sintezo el la izobuteno kaj formaldehido
Uzoj |
Pro ĝia forta citrusodoro, citralo estas tre grava kombinaĵo kiel gustigilo. En parfumfabrikado ĝi povas uzati nur en neŭtralaj medioj pro ties tendenco senkoloriĝi pro oksidiĝo kaj polimerizado. Ĝi uzatas kiel krudmaterialo en la sintezo de iononoj kaj metil-iononoj. La citralo same posedas fortajn antimikrobajn proprecojn kaj feromonajn efektojn en la insektoj. La geranialo same uzatas en la sintezo de la Vitamino A kaj por kaŝi la fumodoron.
Sana kaj sekureca informoj |
Du studoj estis faritaj kaj ili malkaŝis ke 1-1.7% da homoj estas alergiaj al citralo, kaj alergioj estas ofte raportitaj. Citra ĝustadire estas forte sensiviga al alergioj. La Internacia Asocio pri Aromaĵoj rekomendas ke la citralo nur estu uzata asociita al substancoj kiuj preventas ties sensivigajn efektojn. Citralo estis vaste testa kaj ĝi ne elmontris genotoksecon aŭ kancerigan efekton, tamen, la testoj per bestoj montris efektojn dozodependajn sur la renoj.
Izomeroj de la citralo |

(E,E)-2,4-Dekadienalo

Fenĉono

Kamforo

Karveolo

Piperitono

Pulegono

Tujono
Plantoj havantaj citralon |
Cimbopogono

Citronmeliso

Citrono

Citronverbeno

Eucalyptus staigeriana

Ocimum gratissimum

Lindera citriodora

Lisea cubeba

Limeo

Oranĝo

Petigrajno

Backhousia citriodora

Lisea citrata

Sassafras albidum
Vidu ankaŭ |

Aldehidoj

Bombikolo

Citronelalo
Citronelo

Citrolo

Geraniata acido

Ionono

Izobuteno

Sassafras albidum

Likopeno

Limoneno

Linalolo

Metil-ionono

Nerolo

Polarimetro

Terpeno

Tomato

Retinolo

August von Hofmann
(1818-1892)

Ferdinand Tiemann
(1848-1899)

Viktor Meyer
(1848-1897)
Literaturo |
Textbook of Field Crops Joshi, Mukund- Chemical Book
- Encyclopædia Britannica
- Brazilian Journal of Chemical Engineering
- Chemical and antimicrobial studies of monoterpene: Citral
Chemistry of Spices, V. A. Parthasarathy,Bhageerathy Chempakam,T. John Zachariah- Chempedia
- Chest of Books
Advanced Organic Chemistry, Arun Bahl
Concise Encyclopedia Chemistry, Mary Eagleson- Encyclopedia of Microbiology
Encyclopedia of Food and Color Additives, Volume 1, George A. Burdock
The Oxford Encyclopedia of Food and Drink in America, Andrew Smith
The Pesticide Encyclopedia, Kalyani Paranjape, Vasant Gowariker, V N Krishnamurthy, Sugha Gowariker
The Encyclopedia of Herbs: A Comprehensive Reference to Herbs of Flavor and ..., Thomas DeBaggio, Arthur O. Tucker- Encyclopedia of Microbiology
Referencoj |
↑ PubChem
↑ Sigma Aldrich
↑ A Fragrant Introduction to Terpenoid Chemistry, Charles Sell
↑ A History of the International Chemical Industry, Fred Aftalion
↑ Citrus: A History, Pierre Laszlo
↑ Common Fragrance and Flavor Materials: Preparation, Properties and Uses, Kurt Bauer, Dorothea Garbe, Horst Surburg