2-a de majo
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
majo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2019 tagoj |
La 2-a de majo estas la 122-a tago de la jaro (la 123-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 243 tagoj restas.
Je la 2-a de majo okazis, interalie:
Enhavo
1 Eventoj
2 Naskiĝoj
3 Mortoj
4 Specialaj tagoj kaj festoj
5 Tagoj de semajno
Eventoj |
1312: Papo Klemento la 5-a per buleo Ad providam malfondis ordenon de templanoj
1368: 2 mil maristoj de Hansa ligo konkeris kaj tute detruis Kopenhagon
1497: Giovanni Caboto elnavigis de Bristolo al Nordameriko por trovi nordokcidentan pasejon
1536: Anne Boleyn, la dua edzino de angla reĝo Henriko la 8-a, estis arestita kaj loĝigita en Turo de Londono
1611: Protestantisma traduko de la Biblio - Versio Rajtigita de la Reĝo Jakobo aperis anglalingve
1635: En Parizo kuracistoj de Ludoviko la 13-a organizis botanikan ĝardenon de kuracplantoj
1656: Incendio detruis la germanan urbon Aachen
1668: En Aachen oni subskriis pactraktaton finantan la francan-hispanan militon de Devolucio
1670: Komerca kolonia kompanio de la Hudsona Golfo fondiĝis en Londono ricevante monopolon pri peltindustrio
1692: Tute bruliĝis la pola urbo Żelechów
1703: Granda Nordia Milito: decida venko de svedoj super armeo de Saksio en batalo de Pułtusk
1720: Aŭgusto la 2-a, la unua reĝo de Pollando el dinastio Wettin, urbigis Suwałki
1734: Francoj konkeras fortikaĵon Traben-Trarbach (milito pri la pola sukcedo)
1762: Sepjara milito: oni subskribis rusan-prusan pacon
1808: Hispanio: madridanoj atakis la francajn trupojn - Milito de Hispana Sendependiĝo komenciĝis
1809: Napoleonaj Militoj: nokte taĉmentoj de Varsovia Duklando venkis militistaron de Aŭstra imperio en la batalo de Ostrówek (proksime al Otwock)
1813: Napoleono en batalo de Lützen supervenkis armeon de la 6-a kontraŭfranca koalicio
1848: Dum la ribelo de Grandpolujo kontraŭ Reĝlando Prusio en batalo de Sokołowo (proksime al Września) venko de poloj
1879: Hispanio: Fondo de Hispana Laborista Socialista Partio.
1888: Inaŭgŭguro de la Universala Ekspozicio ĉe Barcelono (Hispanio).
1892: Pollando: en Lodzo eksplodis ĝenerala striko, kiun partoprenis 70 mil laboristojn - sange subpremita, ĉirkaŭ 200 personoj pereis
1895: Pola verkisto Bolesław Prus finis verkadon de la historia romano - La Faraono
1896: Inaŭguro de la metroo de Budapeŝto okaze de la simbola miljara datreveno de la eniro de hungaroj en la Karpatan basenon
1908: Pola aktorino Irena Solska kaŭzis skandalon en la Urba Teatro de Krakovo aperiĝante nuda (tamen vualita per tulo kaj la propraj haroj) en spektaklo de Leopold Staff pri Godiva
Unua mondmilito:
1915: Batalo de Gorlice-Tarnów komenciĝis - germanoj kaj aŭstroj post kelkaj tagoj trarompis la rusan fronton
1918: Pola gazeto informis, ke en Przemyśl pro malsatego mortis du personoj
1921: Marŝalo de Pollando Józef Piłsudski ricevis honoran doktorecon de Varsovia Universitato
1921: Rezulte de malfavora al Pollando plebiscito en Supra Silezio nokte eksplodis la Tria Silezia Ribelo, gvidata de Wojciech Korfanty
1923: En fervoja stacidomo en Dziedzice divizia generalo Kazimierz Sosnkowski enmanigis al Ferdinand Foch nomumigan dekreton por la soldata rango de marŝalo de Pollando
1927: Fondo de Akademio de Kinematografaj Artoj kaj Sciencoj en Hollywood.
1927: Flago de Alasko akceptiĝis
1933: En Germanio oni malfondis sindikatojn
1933: En la gazeto The Northen Chronicle aperis unua mencio pri la monstro de Loch Ness
1938: Adolf Hitler verkis sian testamenton
1940: Papo Pio la 12-a kanonizis Gema Galgani, italan mistikulinon kun stigmatoj
Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
1940: Komandanto de polico kaj sekureca servo deklaris, ke en Varsovio estas pli ol 50 polaj konspiraj organizaĵoj; unua transporto de ĉirkaŭ 1500 poloj kune kun polaj intelektuloj foriris el Varsovia enketa malliberejo Pawiak al koncentrejo en Sachsenhausen - de tie germanoj deportis ĉirkaŭ 60 mil personojn al siaj koncentrejoj en Aŭŝvico, Ravensbrück, Gross-Rosen, Majdanek kaj Stutthof, kaj 37 mil murdis
Budapeŝto: "Wieści Polskie" informis, ke en Londono aperis libro de Gertrude Godden Poland yesterday, to-day, to-morrow pri eksterordinara grandeco de detruoj, eldonejo Burns Oates, antaŭparoo kardinalo Artur Hinsley; Somera Olimpiko 1940 ne okazis
1941: En Francio eksplodis strikoj en minejoj de Nord kaj Pas-de-Calais kun partopreno de poloj; Londono: reprezentanto de Pola Judaro en Nacia Konsilio de Pola Respubliko Ignacy Schwartzbart transdonis al la manoj de vicĉefministro en ekzilo armea generalo Kazimierz Sosnkowski bondezirojn nome de polaj judoj okaze de la Festo de la Konstitucio de la 3-a de Majo
1942: Germanaj ĝendarmoj pafmortigis en Biecz 12 personojn; en Poznan germanoj plenumis verdikton de mortpuno kontraŭ 15 poloj; Pola Enlanda Armeo eksplodigis trajnon inter Gomel kaj Minsko
1943: Germanoj pafekzekutis en Kozienice dekkelke da membroj de pola rezista movado; taĉmento de Kamparanaj Batalionoj detruis en komunuma oficejo en Czemierniki listojn de personoj elektitaj por deportado kiel trudlaboristoj en Nazia Germanio; Volinia masakro: en vilaĝo Hurby taĉmento de Ukraina Ribela Armeo apogita de taĉmentoj de ukraina memdefendo murdis ĉirkaŭ 250 polojn
Winston Churchill transdonis al poloj mesaĝon okaze de la Festo de la Konstitucio de la 3-a de Majo, en kiu subsktrekis ke Pollando suferas grandajn viktimojn en la milito, kies kronigo estos tiel deziderata rekonstruo de granda kaj sendependa Pollando
1944: Germanaj policoj pafekzekutis en distrikto Przasnyski 40 polojn, en Varsovio kelkdekon, en Podzamcze 5; gestapo publike pendumis 5 personojn, revenĝe pro mortigo de germana ĝendarmo; germanoj atakis vilaĝon Hanaczów (nun en Lviva provinco) - pli frue detruita post du atakoj de Ukraina Ribela Armeo - kaj post bataloj kun la pola memdefendo tute ĝin detruis, ekzekutis judojn kaj parton de poloj, la ceteron kunvenigis al Lvovo. Sume polaj perdoj estis 16 soldatoj kaj 30 civiluloj.
1945: Polaj komunistaj regopovoj establis en Malsupra Silezio 20 distriktojn
Berlina operaco atingis sian kulminon en la konkerado de Berlino - germanaj soldatoj batalante provis trairi por mallibero al okcidenteŭropa flanko dum la venka sturmo de Ruĝa Armeo kaj la Unua Infanteria Divizio je la nomo al Tadeusz Kościuszko - polaj soldatoj matene fiksis polajn flagojn sur la Siegessäule (Venko-kolono) kaj super Brandenburga pordego; defend-komandanto de Berlino generalo Helmuth Weidling ordonis rompi batalojn; brita armeo konkeris Eutin en Ŝlesvigo-Holstinio; pola pastro en konkerita de Aliancanoj Hamburgo organizis la unuan polan animzorgejon
1946: Stalinismo: funkciuloj de Ministerio pri Publika Sekureco revenĝe pro helpo al partizanaj taĉmentoj de subtera sendependiga movado en Pollando masakris vilaĝon Wąwolnica en distrikto Puławski
1950: Francio transdonis al Barato la urbon Ĉandanagaro
1952: En Pollando oni komencis konstrui Varsovian Kultur- kaj Sciencpalacon (en Pola Popola Respubliko je la nomo al Josif Stalin) kaj reglamenti sapon kaj lavpulvoron - por Varsovianoj la palaco iĝis simbolo de soveta dominado super Pollando
1953: Kronado de la reĝo Husejn de Jordanio el haŝemida dinastio
1964: Ĉina ekspedicio unuafoje grimpis Ŝiŝapangmon
1968: En Parizo studentaj manifestacioj komencis la Majon de 1968.
1980: La unua apostola pilgrimado de papo Johano Paŭlo la 2-a al Afriko komenciĝis - la papo vizitis Zairon (Kinŝaso, Kisangani), Kenjon (Najrobo), Ganaon (Akrao, Kumasi), Burkinon (Uagaduguo) kaj Ebur-Bordon (Abiĝano, Jamusukro)
1982: Falklanda milito: argentina krozoŝipo ARA General Belgrano estis dronigita de brita atoma submarŝipo HMS Conqueror
1982: Milita stato en Pollando: en la tuta lando oni nuligis milican elirblokadon
1990: Árpád Göncz iĝis prezidento de Hungario
1992: Subskribo de interkonsento pri la Eŭropa Ekonomia Areo
1997: La sciencistaro de Atapuerca akiras Premiojn Princo de Asturio pri Scienca Esplorado.
1997: Tony Blair iĝis ĉefministro de Britio
1998: En Bruselo fondiĝis Eŭropa Centra Banko por difini kaj realigi la monan politikon de Eŭropa Unio.
1999: Mireya Moscoso iĝis prezidentino de Panamo
2004: Martín Torrijos gajnis prezidentan balotadon en Panamo
2006: Muzeo de Pola Historio en Varsovio fondiĝis
2008: Birmo: ciklono Nargis mortigis dekkelke da miloj de homoj
2014: Post revolucio de Eŭromajdano en tumulto de Odesa 48 personoj pereis kaj 214 vundiĝis
2014: Pli ol 2100 personoj pereis rezulte de la terglito en Afganio en provinco Badaĥŝan
Naskiĝoj |
1360: Jongle, imperiestro de Ĉinio el dinastio Ming translokiginta ĉefurbon de Nankingo al Pekino (m. 1424)
1437: Filippo Buonaccorsi, itala humanisto, poeto kaj verkisto kreanta en la latina (m. 1497)
1451: Renato la 2-a, lorena duko, nepo de Renato de Anĵuo (m.1508)
1543: Johano Moreto la 1-a, belga presisto, libristo kaj eldonisto de la Biblio en la latina (1599) (m. 1610)
1579: Tokugawa Hidetada, japana ŝoguno, filo de Tokugawa Ieyasu (m. 1632)
1602: Athanasius Kircher, germana jezuito, orientalisto, esploranto de hieroglifoj (m. 1680)
1660: Alessandro Scarlatti, itala baroka komponisto fama pro siaj operoj kaj ĉambraj kantatoj (m. 1725)
1702: Friedrich Christoph Oetinger, germana teologo kaj gvida reprezentanto de virtemberga pietismo (m. 1782)
1729: Katerino la 2-a, "la Granda", carino de Rusio el germana dinastio Askanier (m. 1796)
1737: Grafo de Shelburne, brita ĉefministro (m. 1805)
1772: Novalis, germana romantikisma kaj mistikisma poeto kaj sciencisto (m. 1801)
1773: Henrich Steffens, germana-norvega naturscienculo kaj verkisto (m. 1845)
1791: János Pergel, hungara historiisto, jursciencisto, akademiano (m. 1838)
1803: Christoph Schmidt, germana entreprenisto, konata de la Palmejo de Erfurto (m. 1868)
1807: József Engel, hungara kuracisto kaj apotekisto, patro de Gábor Engel (m. 1870)
1831: Jan Bochenek, germana religia pentristo kaj portretisto silezidevena (m. 1909)
1859: Jerome K. Jerome, angla humura verkisto, enestanta en esperantlingva "Literatura Mondo", rete legebla (m. 1927)
1860: Theodor Herzl, juda ĵurnalisto kaj verkisto, kreinto kaj ĉefa ideologo de cionismo (m. 1904)
1867: Péter Szabó, hungara matematikisto kaj instruisto (m. 1914)
1881: Aleksandr Kerenskij, rusia advokato kaj politikisto, membro de Dumao (m. 1970)
1886: Gottfried Benn, germana verkisto, reprezentanto de la ekspresionismo, esperantigata de Guido Holz (m. 1956)
1887: Vernon Castle, usona dancisto populariganta i.a. tangon (m. 1918)
1888: Wilhelm Benary, germana psikologo, komercisto kaj eldonisto (m. 1955)
1892: Manfred von Richthofen, germana flug-aso pafalteriginta ĉirkaŭ 80 aviadilojn dum la unua mondmilito (m. 1918)
1894: Domokos Pap, hungara pentristo kaj grafikisto (m. 1970)
1902: Kazimierz Zarankiewicz, pola matematikisto, profesoro pri teoria mekaniko, teoriulo de kosmaj flugoj (m. 1959)
1906: Philippe Halsman, latva-usona portreta kaj moda fotisto laboranta por fotoĵurnalisma revuo Life (m. 1979)
1907: Lajos Nagy, hungara juristo rolinta en parlamento Vaŝarheja Renkontiĝo (m. ?)
1912: Axel Springer, germana eldonisto kaj ĵurnalisto (m. 1985)
1913: József Óváry-Óss, hungara ĵurnalisto, libroeldoneja redaktoro (m. 1981)
1929: Jigme Dorji Wangchuck, reĝo de Butano, patro de Jigme Singye Wangchuck (m. 1972)
1934: Sándor Szenyei, hungara verkisto, redaktoro (m. 1993)
1936: László Péterfy, hungara skulptisto, laŭreato de la premio Kossuth
1942: Jacques Rogge, belga kirurgo kaj sportisto, prezidanto de Internacia Olimpika Komitato
1942: Arne A. Ambros, aŭstra fizikisto kaj orientalisto-islamologo
1945: Mihály Jánó, rumania hungara arthistoriisto, muzeologo
1946: György Lőrincz, hungara verkisto, publicisto
1946: David Suchet, angla aktoro konata de la rolo de Hercule Poirot
1947: Zsuzsa Heitel, rumania hungara arthistoriistino
1947: Sándor Tonk, hungara historiisto, patro de Márton Tonk (m. 2003)
1953: Valerij Gergijev, rusia dirigento de Mariinskij-Teatro, tutmonde premiata
1957: Miklós Miriszlai, rumania hungara inĝeniero, poeto, grafikisto
1960: Gjorge Ivanov, prezidento de la Respubliko Makedonio
1968: Fanny Eszter Fogel, hungara-itala operkantistino
1975: David Beckham, angla futbalisto ludinta en Manchester United kaj nun en Real Madrid
1982: Lorie, franca kantistino kaj aktorino
2015: Princino Charlotte Elizabeth Diana de Kembriĝo, la kvara laŭvice tronheredontino de Unuiĝinta Reĝlando
Mortoj |
373: Atanazio - sanktulo de Katolika Eklezio kaj ortodoksismo, unu el Patroj de la Eklezio kaj Doktoro de la Eklezio
1459: Antonino de Florenco, itala ĉefepiskopo de Florenco, sanktulo (n.1389)
1519: Leonardo da Vinci, itala sciencisto, artisto kaj inventisto de la Alta Renesanco, tutfakulo kontribuinta al anatomio, konstruinĝenieriko, fluidodinamiko, konata de la pentraĵoj Mona Lisa, Damo kun ermeno, La Lasta Vespermanĝo (n. 1452)
1576: Bartolomé Carranza, hispana ĉefepiskopo kaj teologo (n. 1503)
1736: Albertus Seba, nederlanda apotekisto, zoologo kaj kolektisto (n. 1665)
1777: György Klimó, hungara episkopo kaj mecenato (n. 1710)
1813: Jacques Delille, franca poeto kaj tradukisto de Georgiko de Vergilio (n. 1738)
1816: Justus Perthes, germana fondinto de kartografia eldonejo (n. 1749)
1854: Franc Ksaver Lušin, aŭstra teologo kaj episkopo slovenlingva (n. 1781)
1857: Alfred de Musset, franca poeto, membro de Franca Akademio, konata de esperantigita La du Amatinoj. La Kapricoj de Mariano, rete legebla (n. 1810)
1864: Giacomo Meyerbeer, germana komponisto kaj dirigento juddevena (n. 1791)
1881: Anna Pustowójtówna, pola elmigrinta aktivulino, partoprenantino de Januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio sub la komando de Marian Langiewicz, sanitaristino dum la Francia-Prusia milito kaj Pariza komunumo (n. 1838)
1884: Adelino Fontoura, brazila aktoro, ĵurnalisto, poeto kaj verkisto (n. 1859)
1892: Hermann Burmeister, germana zoologo, entomologo, herpetologo kaj botanikisto (n. 1807)
1899: Miklós Bethlen hungara kapitano, aktoro, ĵurnalisto (n. 1831)
1900: Ivan Ajvazovskij, rusa mar-pentristo armendevena, mecenato (n. 1817)
1909: Manuel Amador Guerrero, unua prezidento de Panamo, kuracisto kaj politikisto (n. 1833)
1924: Andor Lovassy, hungara ĵurnalisto, kunlaboranto de la ekonomia ĵurnalo "Nagyvárad" (n. 1869)
1925: Johann Palisa, aŭstra astronomo, malkovrinto de 122 asteroidoj (n. 1848)
1935: Heinrich Schmidt, germana filozofo
1939: Gerő Bárány, hungara verkisto kaj jurfilozofo (n. 1878)
1941: Penelope Delta, greka verkistino de adoleska literaturo (n. 1874)
1945: Martin Bormann, germana SS-generalo, politikisto de Nacisocialisma Germana Laborista Partio, anstataŭanto de Hitler, akuzita pri krimoj kontraŭ la homaro, malpermesinta al siaj partianoj okupiĝi pri artefaritaj lingvoj (n. 1900)
1960: Caryl Chessman, usona rabisto kaj seksperfortisto (n. 1921)
1969: Franz von Papen, germana politikisto kaj diplomato de Vajmara Respubliko kaj Nazia Germanio (n. 1879)
1972: J. Edgar Hoover, usona juristo, direktoro de FBI (n. 1895)
1976: Thea de Haas, germana verkistino kaj pentristino (n. 1885)
1979: Giulio Natta, itala Nobelpremiita kemiisto pro esploro de polimeroj (n. 1903)
1981: David Wechsler, usona psikologo ruman-juddevena, okupiĝanta pri intelekta kvociento (n. 1896)
1987: Dalida, franca kantistino italdevena kantanta en ok lingvoj (n. 1933)
1997: Paulo Freire, brazila pedagogo kaj teoriisto pri edukado (n. 1921)
1999: Igor Diakonov, rusa lingvisto, orientalisto kaj historiisto pri Proksima Oriento (n. 1915)
2005: Wee Kim Wee, ĵurnalisto, diplomato kaj prezidento de Singapuro (n. 1915)
2009: Augusto Boal, brazila reĝisoro, aŭtoro de teatraĵoj kaj teoriisto pri la teatro (n. 1931)
2011: Usama bin Laden, saŭd-araba sunaista islama fundamentisto, kunfondinto kaj gvidanto de Al-Kaida (n. 1957)
2014: Tomás Balduino, brazila episkopo, reprezentanto de la movado Teologio de la Liberigo (n. 1922)
2015: Maja Pliseckaja, rusa baleta dancistino, koreografo, reĝisorino kaj aktorino (n. 1925)
Specialaj tagoj kaj festoj |
Bahaa Kredo: dek-dua tago de la Festo de Ridván
Madrida Regiono: Regiona tago
Irano: Tago de instruisto
Pollando:
- Tago de la Flago de Pola Respubliko
- Tago de la Pola Diasporo kaj de Poloj Eksterlande
Romkatolika Kalendaro: Memoro de
Sankta Atanazio, episkopo kaj doktoro de la eklezio
Antonino de Florenco, ĉefepiskopo
Tagoj de semajno |
La 2-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.