Porvoo
Porvoon kaupunki - Borgå stad | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Fondita | 1346 | ||||
Gubernio | Suda Finnlando | ||||
Regiono | Orienta Uusimaa | ||||
Administra komunumo | Porvoo | ||||
Areo - de kiu lando | 663.71 km² 654.41 km² | ||||
Enloĝantoj - loĝdenseco - ŝanĝo | 47,778 (30.11.2007) 73.1 loĝ./km² % | ||||
Urbeco | 84.8% | ||||
Senlaboreco | 8.3% | ||||
Oficialaj lingvoj | finna, sveda | ||||
Urbestro | Marcus Henricson | ||||
Retejo | http://www.porvoo.fi |
Porvoo (prononco [ˈpɔrvɔː]; svede Borgå [ˈbɔrgoː]) estas urbo kaj episkopejo ĉe la Finna golfo en suda Finnlando. Ĝia areo estas 663,71 km², el kio 9,30 km² estas kovrata per akvo. Porvoo estas dulingva, 64 procentoj de la enloĝantoj parolas la finnan, 33 procentoj estas svedlingvaj. Porvoo estas episkopejo de svedlingva diocezo (Diocezo de Borgå) de Finnlando. Ĝis 2009 ĝi apartenis al la gubernio Suda Finnlando, kaj ĝis 2010 ankaŭ al la tiutempa provinco Orienta Uusimaa, sed la 1-an de januaro 2011 ĉiuj komunumoj de Orienta Uusimaa kaj do ankaŭ Porvoo estis aldonitaj al la antaŭe najbara provinco Uusimaa.
Enhavo
1 Historio
2 Famuloj el la urbo
3 Ĝemelaj urboj
4 Eksteraj ligiloj
Historio |
Porvoo ricevis la urbajn rajtojn en la jaro 1346 de la sveda reĝo Magnus Erikson kaj tiel estas post Turku (svede „Åbo“) la dua plej aĝa urbo de Finnlando. Kiam en 1550 estis fondita Helsinki (svede „Helsingfors“), reĝo Gustavo Vasa ordonis al la civitanoj transloĝiĝi tien. La sekva malprogreso tamen daŭris nur ĝis 1579, kiam renoviĝis la urbaj privilegioj. 1708 rusoj detruis la urbon, kaj en la 19-a jarcento Porvoo iĝis sidejo de pluraj finnaj poetoj kaj artistoj. En 1809 en Porvoo okazos kunsido de Finnlanda parlamento, dum kiu la caro Aleksandro la unua promesis respekti la leĝojn de Finnlando kiam ĝi fariĝis parto de Rusa Imperio kaj el kio rezultis formiĝo de Grandduklando Finnlando.
En 1997 la urbo Porvoo kaj ĉirkaŭa Kamparana komunumo de Porvoo estis kunigitaj. La areo de la urbo kreskis de 19,4 km² al 663,7 km² kaj la loĝantaro de 20 000 ĝis pli ol 40 000.
Evoluo de la loĝantaro
Jaro | Entute | finnalingvaj | svedlingvaj | alilingvaj |
---|---|---|---|---|
1693 | 570 | |||
1740 | 1.600 | |||
1880 | 3.876 | 11,3 % | 88,7 % | 0 % |
1900 | 5.035 | 26,5 % | 73,4 % | 0,1 % |
1920 | 5.794 | 32,1 % | 67,7 % | 0,2 % |
1930 | 6.391 | 34,5 % | 65,3 % | 0,2 % |
1950 | 8.534 | 42,9 % | 56,7 % | 0,3 % |
1960 | 11.875 | 45,3 % | 54,7 % | 0,1 % |
1970 | 16.612 | 55,2 % | 44,6 % | 0,2 % |
1980 | 19.070 | 59,5 % | 40,3 % | 0,2 % |
1990 | 20.287 | 61,6 % | 37,8 % | 0,6 % |
2000 | 44.969 | 63,5 % | 34,2 % | 2,3 % |
2005 | 46.982 | 64,5 % | 32,5 % | 3,0 % |
La mezepoke aspektaj buntaj lignodomoj kaj malvastaj stratetoj de la pitoreska malnova urbo (sub monumenta protekto) konstruiĝis plejparte nur post la incendio de 1760. La iama urbodomo de 1764 enhavas muzeon. Ĉarma ankaŭ estas la rufaj saltenejoj (el la 18-a jarcento) apud la bordo de la Porvoo-rivero. La katedralo de Porvoo, gotika konstruaĵo el la jaro 1418, reprezentas la rekonilon de la urbo per sia frontono el ruĝaj brikoj. Tiu katedralo estis parte detruita je la 29-a de majo 2006 pro fajrego. En Porvoo vivis la finnlanda nacia poeto Johan Ludvig Runeberg. En lia loĝdomo instaliĝis muzeo. Same tie agis la skulptisto Ville Vallgren.
En Porvoo ekzistas muzea fervojo Porvoon Museorautatie, kiu subtenas historiajn veturilojn de la Finna Ŝtata Fervojo.
Famuloj el la urbo |
Klaus Härö, finna filmreĝisoro
Sami Hyypiä, finna piedpilkisto
Lauri Lehtinen, finna atleto kaj venkinto en Olimpiko
Patrik Austin, ano de Dolchamar
Leena Peisa, eksa ano de Dolchamar, nuna ano de Lordi
Ĝemelaj urboj |
|
|
Eksteraj ligiloj |
- Oficiala retejo (en la finna, sveda kaj angla lingvoj)