Triangula ortodukupolo
Triangula ortodukupolo | |
Speco | Solido de Johnson |
Verticoj | 12 |
Lateroj | 24 |
Listo de verticoj | 6 de 32.42 6 de 3.4.3.4 |
Edroj detale | 8 trianguloj 6 kvadratoj |
Geometria simetria grupo | D3h |
Propraĵoj | konveksa |
Duala | Trapezo-romba dekduedro |
En geometrio, la triangula ortodukupolo estas unu el la solidoj de Johnson (J27). Kiel la nomo sugestas, ĝi povas esti konstruita per kunigo de du triangulaj kupoloj (J3) laŭ iliaj bazoj. Ĝi havas egala nombro de kvadratoj kaj trianguloj je ĉiu vertico; tamen, ĝi estas ne vertico-transitiva.
La triangula ortodukupolo estas la unua en malfinia aro de ortodukupoloj.
La triangula ortodukupolo similas al la kubokedro, kiu estas la triangula turnodukupolo. La diferenco inter kubokedro kaj triangula ortodukupolo estas en tio ke unu el la du triangulaj kupoloj estas je 60-gradoj turnita relative al la alia.
La duala de la triangula ortodukupolo estas trapezo-romba dekduedro. Ĝi havas 8 rombajn kaj 4 trapezajn edrojn. Ĝi estas simila al la romba dekduedro kaj ili ambaŭ estas spaco-enspacantaj pluredroj.
Vidu ankaŭ |
Triangulaj geometriaj figuroj |
---|
Triangula piramido | Triangula prismo | Triangula kontraŭprismo | Triangula trunko | Triangula kajtopluredro | Triangula senpintigita kajtopluredro | Triangula dupiramido | Triangula dutrunko | Triangula plilongigita dupiramido | Triangula kupolo | Triangula ortodukupolo | Triangula turnodukupolo |
Eksteraj ligiloj |
- Eric W. Weisstein, Solido de Johnson en MathWorld.