10-a de aŭgusto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aŭgusto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
aŭgusto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | |
aranĝo de 2019 tagoj |
La 10-a de aŭgusto estas la 222-a tago de la jaro (la 223-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 143 tagoj restas.
Je la 10-a de aŭgusto okazis, interalie:
Enhavo
1 Eventoj
2 Naskiĝoj
3 Mortoj
4 Specialaj tagoj kaj festoj
5 Tagoj de semajno
Eventoj |
- 612: Babilonianoj kaj medoj konkeris Ninivon, la ĉefurbon de Asirio.
654: Eŭgeno la 1-a iĝis papo
843: Traktato de Verdun pri disdivido de Karolida Imperio - post morto de Ludoviko la 1-a (Sankta Romia Imperio) rezultis estigon de Francio, Germanio kaj Italio
955: Batalo de Augsburg inter germanaj kavaliroj kaj hungaraj tribestroj
991: Malvenko de angla armeo kontraŭ danaj invadintoj en batalo de Maldon
997: Santiago de Compostela estis detruita de araba reganto de Kordovo
1109: Pola princo Boleslavo la 3-a Kurbabuŝa venkis prakaŝubojn en batalo de Nakło
1230: Lasta reganto de Ĥorazma Imperio malvenkis en batalo de Erzincan kontraŭ koalicio de Ruma sultanlando kaj Ajubidoj
1500: Portugala navigisto Diogo Dias malkovris Madagaskaron.
1501: Regiono Hradec Králové: Nové Město nad Metují fondiĝis
1519: Sevilo: Fernão de Magalhães eknavigis ĉirkaŭ la mondo
1628: Sveda militŝipo Vasa sinkis
1675: Londono: Karlo la 2-a fondis Reĝan Observatorion de Greenwich
1680: Indiana ribelo de Puebloj komenciĝis
1702: Granda Nordia Milito: svedaj soldatoj detruis kaj bruligis polan reĝan kastelon sur Vavelo - la incendio daŭris 4 tagojn.
1728: Dana esploristo Vitus Bering malkovris la Insulon Sankta Laŭrenco
1741: Pollando: dum la unua silezia milito prusa armeo konkeris aŭstran Vroclavon
1755: Iniciate de guberniestro de Nov-Skotio deportado de franclingvaj akadianoj de Marprovincoj de Kanado komenciĝis
1793: En Parizo oni malfermis muzeon Luvro.
1809: Ekvadoro proklamas (sensukcese) sian sendependecon.
1821: Misurio fariĝis la 24-a ŝtato de Usono.
1846: Smizonia Instituto estis transprenita de Usona Kongreso
1897: Germana kemiisto Felix Hoffmann ricevis la acetilsilikilatan acidon, konatan kiel aspirino - produktatan de Bayer
1913: Bukareŝta packontrakto finis la Duan Balkanan militon.
1915: Eleftherios Venizelos la duan fojon iĝis ĉefministro de Grekio
1920: Osmana Imperio post la Armena genocido subskribis kun la centraj Potencoj neniam ratifitan Traktaton de Sèvres
1937: En Tokio oni fondis entreprenon Canon, specialiĝantan pri bildigado kaj optikaj produktoj
1939: Germana ministro pri eksterlandaj aferoj Joachim von Ribbentrop ordonis al ambasadoro de Germanio forlasi Varsovion - pro tio, ke li strebis plibonigi rilatojn kun Pollando
Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
1940: Germana polico pafmortigis en Rzeszów 46 personojn; Varsovio: konspira "Wiadomości Polskie" en notaĵo Hitlera-soveta okupado skribis pri ondo de la arestoj de advokatoj, juĝistoj, inĝenieroj, instruisoj kaj pastroj - Disvastiĝanta teroro kaŭzas inter la popolo panikon. Pluraj personoj de Vilno-regiono kaŝiĝas en Kovno, de kiu tamen lokaj poloj forkuras al Vilno
- Funkciigita julie en Londono pola radiostacio "Marta" sendis la unuan depeŝon adresitan al pola spionejo en Bukareŝto; Londona premiero de dokumenta filmo Jeszcze Polska nie zginęła, surbendigita en Francio kaj Norvegio kaj produktita en Ĉikago - en la pola kaj angla versioj Poland is not lost en Usono kaj Britio spektis ĝin ĉirkaŭ 1 miliono da personoj, en Argentino estis titolita Polonia Heroica; Hoboken (Usono): per oceano alvenis profesoroj Oskar Halecki kaj Manfred Kridl por lekcii en usonaj universitatoj
1941: 322-a bataliono de germana polico pafekzekutis en Białowieża 77 judojn en la aĝo de 16 ĝis 45 jaroj- Pola kaj usona registaroj subskribis interkonsenton pri kunlaboro de spionagentejoj koncerne Sovetunion; Władysław Anders estis nomumita divizia generalo; Balta Maro: en Finna golfo soveta submarŝipo Ŝĉ-307 sinkigis la samtipan germanan U-144 kun la tuta 28-persona skipo
1942: Holokaŭsto: gestapo de Krosno murdis ĉirkaŭ 1400 judojn el geto de Brzozów, parto de ili estis bruligita en sinagogo; likvido de geto en Krzemieniec (Volinio) komenciĝis - germanaj ĝendarmoj kaj ukraina polico murdis ĉi-tage ĉirkaŭ 5000 judojn; likvido de geto en Lvovo komenciĝis - ĝis la 23-a de aŭgusto al germana ekstermejo Bełżec oni deportis 50 mil judojn; Varsovian geton atingis Dawid Nowodworski - la unua forkurinto de ekstermejo Treblinka; germanaj ĝendarmoj malkovris hazarde en Żywiec konspiran presejon dum presado de la 34-a n-ro de revuo "Front Polski" (Pola Fronto)
1943: En Ĝenerala Gubernio aperis konspira pollingva revuo "Demokrata" (Demokratiulo)
1944: Ribelo de Varsovio (pli da eventoj): germanoj unuafoje uzis bombkanonojn, kalibro 610 mm; britaj aviadiloj liveris super Mezurbo kaj Mokotów al polaj taĉmentoj armilojn kaj municion - dum flugoj kun materia helpo al ribelanta Varsovio flanke de Aliancanoj pereis ĝis tiu ĉi tago 250 pilotojn, en tio 98 polojn; Ruĝa Armeo haltigis helpon al ribelanta Varsovio malgraŭ pli fruaj instigoj por la komenco kaj deklaro de helpo; partizanoj de Pola Enlanda Armeo, Popola Armeo kaj Kamparanaj Batalionoj okupis en ĜG de la 26-a de julio ĝis la 10-a de aŭgusto grandan areon nomata Respubliko de Pińczów; en ĜG germanoj aperigis por poloj propagandan revuon "Strażnica" (Gardejo), senpera daŭriganto de likvidita "Straż nad Bugiem" (Gardistaro apud Bugo)
BBC disaŭdigis averton pri postmilita punado de militkrimuloj (pafekzekutoj de militkaptitoj kaj uzo de virinoj kaj infanoj kiel ŝildojn antaŭ tankoj), anoncitan en ĉiuj eŭropaj lingvoj kaj adresitan al germanaj nazioj kaj kunlaborantoj kun la Nazia Germanio; gestapo transportis de Bonn al koncentrejo Buchenwald 61 polajn militkaptitojn; sendita de Varsovio al Londono raporto de komandanto de Pola Enlanda Armeo pri 35% perdoj de SS-taĉmentoj kaj "De soveta flanko silento" (forigita de brita cenzuro); usonaj fortoj venkis la lastajn japanajn taĉmentojn sur la insulo Gvamo; Batalo de Narva finiĝis: germanaj–estonaj armitaj fortoj defendis sin antaŭ atakantaj sovetaj trupoj
1945: Japanio konsentis senkondiĉe kapitulaci.
1946: En Nova Haveno de Gdańsk komenciĝis striko de havenlaboristoj postulanataj indan salajron kaj forigon de duonanalfabetaj laborgvidistoj de Pola Laborista Partio - ĝis la ribelo de Poznań okazis en Pollando pli ol 1400 strikoj
1947: Stalinismo: en Krakovo komenciĝis proceso de la gvidantoj de Pola Popola Partio kaj de la membroj de organizaĵo Libero kaj Sendependo - septembre oni kondamnis 7 personojn al mortpuno, aliajn al ne malpli ol 6-jara mallibero kaj la ĝisviva
1953: Unua Hindoĉina Milito: Franca Unio retirigis siajn fortoj de operaco kontraŭ Viet Minh en la centra Vjetnamio
1954: En Usono oni malpermesis agadon de Komunisma Partio de Usono.
1960: De Dresdeno al Vavelo revenis monumento al Tadeusz Kościuszko, unusola renovigita de germanoj
1961: Vjetnama milito: usonanoj uzis unuafoje senfoliilon Agent Orange
1965: En Frankfurto ĉe Majno finiĝis la dua proceso de naziaj militkrimuloj el koncentrejo Aŭŝvico - 17 estis kondamnitaj al mallibero (en tio 6 al la ĝisviva)
1975: Malkovro de la kometo West, kiu fariĝis la Granda Kometo de 1976
1982: Kanarioj iĝis Aŭtonoma Komunumo de Hispanio
1986: La unua malantaŭ la Fera Kurteno aŭto-konkuro de Formulo 1 sur la hungara rondo Hungaroring
1990: Spacosondilo Magellan atingis Venuson.
1991: Pollando: en Częstochowa komenciĝis la 4-aj Mondaj Junularaj Tagoj
2001: Nacia Kuniĝo por la Tuta Sendependeco de Angolo en la ĉefurbo Luando dum kontraŭtrajna atako murdis 252 homojn
2003: Eŭropa varmego: la plej alta temperaturo estis en Kent - pli ol 100 °F (38 °C)
2008: Milito kartvela-rusa: mara batalo ĉe la marbordo de Abĥazio
2012: Sud-Afriko: Mineja striko de Marikana komenciĝis proksime al Rustenburg - en masakro pereis 47 personoj
2013: 91 personoj pereis kaj ĉirkaŭ 300 vundiĝis en serio de bombaj atencoj en Irako, faritaj dum la festo Eid-ul-Fitr, finanta la fastmonaton ramadano, de teroristoj el Islama Ŝtato.
Naskiĝoj |
1267: Jakobo la 2-a, regxo de Aragono, Valencio, Sicilio (m. 1327)
1296: Johano de Luksemburgio, grafo de Luksemburgio, reĝo de Bohemio (m. 1346)
1397: Albreĥto la 2-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (m. 1439)
1466: Francesco la 2-a Gonzaga, markizo de Mantuo (m. 1519)
1544: Martin Hayneccius, germana komediverkisto kaj pedagogo (m. 1611)
1560: Hieronymus Praetorius, germana komponisto (m. 1629)
1658: Sámuel Szatmárnémeti, hungara teologo, filozofo (m. 1717)
1710: Luise Dorothea (Sachsen-Meiningen), germana dukino (m. 1767)
1753: Edmund Randolph, usona advokato kaj politikisto (m. 1813)
1768: Johann Michael Vogl, aŭstra kantisto, amiko de Franz Schubert (m. 1840)
1673: Johann Konrad Dippel, germana filozofo, alkemiisto, inventisto (m. 1743)
1793: Joseph Franz von Allioli, germana katolika teologo, tradukisto kaj orientalisto (m. 1873)
1793: Heinrich August Neithardt, germana komponisto
1801: Mózes Keserű, hungara astronomo, bibliotekisto (m. 1874)
1805: Ferenc Toldy, hungara literaturhistoriisto (m. 1875)
1810: Camillo Benso di Cavour, itala politikisto (m. 1861)
1814: Henri Nestlé, germana-svisa entreprenisto (m. 1890)
1823: António Gonçalves Dias, brazila poeto de romantikismo, aŭtoro de epopeo kaj "Tupilingva Vortaro" (m. 1864)
1831: Hugó Maszák, hungara ĵurnalisto, grafikisto (m. 1916)
1845: Abaj Kunanbajev, kazaĥa poeto, komponisto kaj filozofo (m. 1904)
1852: Oszkár Asbóth, hungara lingvisto, slavisto, profesoro de Scienca Universitato Loránd Eötvös (m. 1920)
1865: Aleksandr Glazunov, rusa komponisto, direktoro de Sankt-Peterburga Konservatorio (m. 1936)
1871: László Fényes, hungara ĵurnalisto, kunlaboranto de "Popolvoĉo", vivanta eksterlande (m. 1944)
1874: Antanas Smetona, unua plurjara prezidento de Litovio (m. 1944)|
1874: Herbert C. Hoover, gvidanto de Usona Helpa Asocio por malsataj infanoj post la unua mondmilito, precipe por Sovetunio kaj Pollando, kaj prezidanto de Usono, (m. 1964)
1878: Alfred Döblin, germana verkisto kaj kuracisto (m. 1957)
1884: Panait Istrati, rumana verkisto franclingva, esperantigata (m. 1935)
1897: László Haranghy, hungara kuracisto pri patologio, frato de Jenő Haranghy (m. 1975)
1889: Sándor Incze, hungara redaktoro, ĵurnalisto (m. 1966)
1889: Zofia Kossak-Szczucka, pola verkistino kaj aktivistino de rezistomovado Konsilantaro por Helpo al Judoj, helpanta al judoj dum la germana okupado, aŭtorino de la pola katolika protesto kontraŭ holokaŭsto de judoj (m. 1968)
1897: Zoltán Fábry, hungara-slovaka verkisto (m. 1970)
1897: Teréz Nagyajtay, hungara kostumdezajnistino (m. 1978)
1901: Hugo Gunckel Luer, ĉilia botanikisto, enestanta en listo de botanikistoj laŭ mallongigoj (m. 1997)
1902: Arne Tiselius, sveda Nobelpremiita biokemiisto prilaborinta elektroforezon (m. 1971)
1903: Ward Moore, usona verkisto de sciencfikcio (m. 1978)
1907: Roger Bernard, franca esperantisto, tradukisto kaj membro de Akademio de Esperanto, verkinta kabaretaĵojn kaj kanzonojn dum la tempo de Bolanta kaldrono kaj de La tri koboldoj (m. 1997)
1912: Jorge Amado, brazila verkisto, kies verkaro estis tradukita al 70 lingvoj (m. 2001)
1912: Balázs Kós, rumania hungara agronomo, redaktoro (m. 1967)
1913: Edmund Osmańczyk, pola publicisto, politologo kaj parlamentano, aŭtoro de tradukata "Enciklopedio de UN kaj de internaciaj rilatoj" (m. 1989)
1916: Erzsébet Keszy-Harmath, rumania hungara inĝenierino pri ĝardenkulturo (m. 1986)
1930: István Kelemen, rumania hungara/hungara dramaturgiisto (m. 1977)
1935: Eliz Sigmond, rumania hungara industriartistino, memuaristino
1936: Zoltán Makfalvi, rumania hungara geologo kaj inspektisto (m. 2015)
1940: Marie Versini, franca filma kaj televida aktorino italdevena
1947: Drupi, itala kantisto famiĝinta en la Festivalo Sanremo kaj Sopot
1951: Juan Manuel Santos, ŝtatprezidanto de Kolombio
1959: Rosanna Arquette, usona aktorino kaj filmreĝisorino
1960: Antonio Banderas, hispana aktoro, konata kiel rolulo de Zorro
1968: Csilla Szabó, T., rumania hungara lingvistino, scienca esploristino de Transilvania Muzeo-Asocio
1975: Gyöngyvér Bálint, rumania hungara sociologino
1982: Devon Aoki, usona aktorino kaj modelo
1994: István Gál-Oravecz, rumania hungara sportisto
Mortoj |
258: Laŭrenco de Romo, kristana sanktulo kaj martiro
796: Eanbald la 1-a, ĉefepiskopo de Jorko, Anglio (n. nekonata)
847: Al-Vatik, araba kalifo el dinastio Abasidoj
1241: Eleonora, princino de Bretonio (naskiĝis ĉirkaŭ 1184)
1534: Tomaso de Vio, itala kardinalo, teologo, tomisto, diplomato de Roma kurio (n. 1469)
1759: Fernando la 6-a, reĝo de Hispanio el dinastio Burbonoj (n. 1713)
1806: Michael Haydn, aŭstra komponisto, frato de Joseph Haydn kaj Johann Evangelist Haydn (n. 1737)
1826: August Schumann, germana librovendisto kaj eldonisto (n. 1773)
1843: Jakob Friedrich Fries, germana filozofo, matematikisto kaj fizikisto, kies filozofio influis kritikan raciismon (n. 1773)
1851: Heinrich Eberhard Gottlob Paulus, germana orientalisto kaj ĉefreprezentanto de teologia raciismo (n. 1761)
1853: František Jaromír Rubeš, ĉeĥa poeto kaj patriotisma verkisto (n. 1814)
1896: Otto Lilienthal, germana inĝeniero, testofluganto de glisiloj (n. 1848)
1902: Adine Gemberg, germana verkistino kaj evangelia misiistino (n. 1860)
1913: Johannes Linnankoski, finna verkisto, kies La kanto pri fajr-ruĝa floro estis esperantigita, ankaŭ rete legebla en traduko de Vilho Setälä (n. 1869)
1915: Henry Moseley, angla fizkikisto kaj kemiisto doninta al la koncepto de atomnumero fizikan sencon; murdita (n. 1887)
1919: Franz Ahrendts, germana kuracisto kaj historiisto (n. 1841)
1923: Joaquín Sorolla, hispana pentristo kaj grafikisto (n. 1863)
1929: Aletta Jacobs, nederlanda kuracistino kaj feministino (n. 1854)
1944: Mortfalintoj en la ribelo de Varsovio:
Stanisław Miłaszewski, pola dramisto, poeto, publicisto, tradukisto, politikisto (n. 1886)
1945: Robert Goddard, pionira usona raketfaristo (n. 1882)
1949: John George Haigh, brita seria murdisto (n. 1909)
1955: Zdzisław Krygowski, pola profesoro pri matematiko, inicanto de kriptologiaj esploroj pri germana ĉifrilo Enigma, rompita de poloj (n. 1972)
1961: Géza von Bolváry, hungara aktoro, scenaristo kaj reĝisoro (n. 1897)
1969: János Kodolányi, hungara verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1899)
1970: Alexander Gode, usona filologo germandevena, inventisto de planlingvo Interlingua (n. 1906)
1977: István Kelemen, rumania hungara/hungara dramaturgo (n. 1930)
1980: Ĝahĝa Ĥan, pakistan generalo kaj prezidento, respondeca pri Bangladeŝa genocido de 3 000 000 de homoj (n. 1917)
1988: Arnulfo Arias, trifoja prezidento de Panamo (n. 1901)
1997: Roger Bernard, franca lingvisto kaj tradukisto esperantiginta romanon Naŭzo de Jean-Paul Sartre, membro de la Akademio de Esperanto (n. 1907)
2002: Czesław Łuczak, pola historiisto pri ekonomia historio, profesoro kaj rektoro de Universitato Adam Mickiewicz en Poznań, kies kroniko de la dua mondmilito en Pollando estas elekte prezentita en la Vikipedia kalendaro (n. 1922)
2013: László Csizsik-Csatáry, hungara nazia militkrimulo (n. 1915)
2015: Endre Czeizel, hungara kuracisto kaj genetikisto (n. 1935)
2015: Hubert Haenel, franca politikisto kaj juĝisto de la Konstitucia Konsilio de Francio (n. 1942)
Specialaj tagoj kaj festoj |
Nacia tago en Ekvadoro, (sensukcesa) proklamo de la sendependeco (1809)
Romkatolika Kalendaro: Festo de la sankta diakono kaj martiro Laŭrenco
Tagoj de semajno |
La 10-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):
Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.