Duobla subdominanto
Duobla subdominanto estas en la muzika funkcia teorio estas la subdominanto de la subdominanto de tonalo. Aparte ofte oni trovas la duoblan subdominanton en akordsinsekvo, en kiu post la duobla subdominanto sekvas la subdominanto kaj post tio la toniko (muziko). Duobla subdominanto do povas anstataŭi dominanton.
Ekzemplo:
En la tonalo A-maĵoro estas
- A-maĵoro la toniko
- D-maĵoro la subdominanto
- G-maĵoro la duobla subdominanto
La akordsinsekvo estus do G-maĵoro → D-maĵoro → A-maĵoro aŭ A-maĵoro → G-maĵoro → D-maĵoro.
Ĉi tiun akordsinsekvon ĉefe uzas la popularmuziko. Ĝi aperas tamen jam en ege pli malnova muziko (ekz. en la kanzono „Bonjour mon cœur“ el la 16-a jarcento: ĝin malfermas la akordaro C-maĵoro/B♭-maĵoro/F-maĵoro).
En protestanta diservo oni ofte kantas la finan "Amenon" jene:
Aŭdekzemplo
Jen la akordsinsekvo: toniko (A-maĵoro), subdominanto (D-maĵoro), duobla subdominanto (G-maĵoro), subdominanto (D-maĵoro), dominanto kun sinkopo, dominanto (E-maĵoro), toniko (A-maĵoro).
Aliaj ekzemplo:
„Praise You“ (Fatboy Slim)
Gb−Db−Ab{displaystyle G^{b}-D^{b}-A^{b}}
„I'm outta love“ (Anastacia)
bb−F7−Ab−Eb{displaystyle b^{b}-F^{7}-A^{b}-E^{b}}
„Song for Guy“ (Elton John)
C−GB−Bb−F{displaystyle C-{frac {G}{B}}-B^{b}-F}
Se oni metas tian akordsinsekvon en alian tonalon, ne plu estas duobla subdominanta rilato, estas tamen simile uzata.
Bb{displaystyle B^{b}}
F{displaystyle F}
C{displaystyle C}
duobla subdominanto
subdominanto
toniko
en C-maĵoro
subdominanto
toniko
dominanto
en F-maĵoro
Ĉi tiun oni trovas en kantoj
- „I'm just more“ (Wonderwall)
- „Feel“ (Robbie Williams)
La duobla subdominanto ankaŭ povas rekte solviĝi en la tonikon.
Ekzemplo:
- „A Hard Day's Night“ (The Beatles)