Bronisław Komorowski


































































Bronisław Maria Komorowski

Bronisław Komorowski



5-a prezidento de Pollando


En funkcio:
6-a de aŭgusto 2010 – 6-a de aŭgusto 2015
Antaŭulo

Lech Kaczyński
Sekvanto

Andrzej Duda



marŝalo de la pola Sejmo


En funkcio:
5-a de novembro 2007 – 8-a de julio 2010
Antaŭulo

Ludwik Dorn
Sekvanto

Grzegorz Schetyna



ministro pri defendo de Pollando


En funkcio:
16-a de junio 2000 – 19-a de oktobro 2001
Antaŭulo

Janusz Onyszkiewicz
Sekvanto

Jerzy Szmajdziński

Naskiĝo
la 4-an de junio 1952(nun 1952-06-04) (do nun 66-jara)
en Oborniki Śląskie, Pollando
Nacieco

polo
Politika partio

Civitana Platformo (2001 ĝis nun)
Edz(in)o
Anna Komorowska
Profesio

politikisto
Religio

romkatolika kristano
Subskribo

Bronisław Komorowski, subskribo







v  d  r


Information icon.svg



Bronisław Maria KOMOROWSKI (naskiĝis la 4-an de junio 1952(nun 1952-06-04) en Oborniki Śląskie, Pollando) estas pola historiisto, politikisto, aktiva membro de centr-dekstra partio Civitana Platformo. Ekde 2010 li estas prezidento de Pollando.


Tuj post kraŝo de aviadilo la 10-an de aprilo 2010, en kiu pereis inter alie la ĝistiama prezidento Lech Kaczyński, laŭ la Konstitucio de Pola Respubliko la prezidentan oficon komisie transprenis Bronisław Komorowski en sia funkcio esti marŝalo (estro) de la pola Sejmo[1]. La portempan oficon li plenumis ĝis la 8-a de julio, kiam li forlasis la deputitan kaj la marŝalan oficojn. La 4-an de julio 2010 li estis en baloto elektita nova Prezidento de Pollando, kaj sian oficon plenumas ekde la ĵuro la 6-an de aŭgusto 2010. Li estis kandidato por Prezidento de Pollando en la Prezidentaj balotoj en Pollando 2015. Dum la 2-a etapo, la 24-an de majo 2015 laŭ la opinisondado de la elirantoj for de la balot-urnoj li malvenkis kun d-ro Andrzej Duda kiu ricevis 53 %[2]




Enhavo






  • 1 Esperanto


  • 2 Notoj


  • 3 La ŝtataj vizitoj


  • 4 Eksteraj ligiloj





Esperanto |


Kiel Marŝalo de Sejmo li estis la Alta Protektanto de la 94-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en Bjalistoko en 2009. Post lia ĵuro kiel prezidento de Pollando, li ricevis oficialajn gratulojn de UEA[3]:








Citaĵo



 (...) Ekde la apero de la unua lernolibro de Esperanto en Varsovio ĝis la regule daŭrantaj Esperanto-elsendoj de la Pola Radio Via lando akiris kaj konservas specialan lokon en la koroj de esperantistoj (...) Kun granda ĝojo ni vidas, ke ĝuste Vi, la Alta Protektanto de nia pasintjara kongreso, nun okupas la plej altan oficon de Pollando. 
— Osmo Buller en gratula letero al Bronisław Komorowski lige al lia ekofico kiel ŝtatestro



Jen la rezultoj de la 1-a etapo de la Prezidentaj balotoj en Pollando 2015 en la unuopaj distriktoj


Okaze de la 125 jaroj de la lingvo Esperanto li dekrete atribuis altajn ŝtatajn ordenojn pro la E-agado kaj popularigado de pola kulturo en la mondo al jenaj elstaraj esperantistoj: Etsuo Miyoshi, Jozefo Golec, Eugen Macko, Jerzy Antoni Walaszek, Edward Kozyra, Ireneusz Wilczyński, Edward Jaśkiewicz, Stanisław Rynduch, ...



Notoj |




  1. Laŭ la artikolo 131-a, paragrafo 2-a, punkto 1-a de la Konstitucio de Pola Respubliko


  2. Exit poll: Andrzej Duda venkis en prezidentaj balotoj. Alirita 24-a de majo 2015.


  3. Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 394: UEA gratulis la novan polan ŝtatestron esperante




Bronisław Komorowski kun Bogdan Borusewicz, Lech Kaczyński kaj Valdas Adamkus, la 11-an de novembro 2007





Bronisław Komorowski (plej maldekstre) kun Lech Kaczyński kaj Nicolas Sarkozy (2008)




Komorowski gvidas kunsidon de Sejmo kiel sejmmarŝalo (2007)




Dum la prezidenta ĵuro antaŭ la Nacia Asembleo (Pola Sejmo kaj Pola Senato), la 6-an de aŭgusto 2010




Prezidento Bronisław Komorowski kun antaŭaj prezidentoj de Pollando, Lech Wałęsa kaj Aleksander Kwaśniewski




La solenaĵo okaze de la 600-jara jubileo de Batalo de Grunwald kun la partopreno de la oficialaj delegacioj el Pollando kun Prezidento Bronisław Komorowski , Litovio kun Prezidento Dalia Grybauskaitė, Rumanio kaj Moldavio, la 17-an de julio 2010



La ŝtataj vizitoj |




Eksteraj ligiloj |




  • Bronisław Komorowski en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Bronisław Komorowski en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)



















Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto