Plantdomo






eta plantdomo en privata ĝardeno




plantdoma komplekso en Westland, Nederlando


Plantdomo aŭ laŭ la malnova esprimo forcejo estas plej ofte vitra domo por frostosentemaj plantoj kaj por ekstersezonaj plantaj kulturoj. La plej multaj plantdomoj hodiaŭ ne estas utiligata por forci plantojn. Tial la termino "forcejo" ne taŭgas. Ekzistas hejteblaj kaj nehejteblaj plantdomoj.




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Tipoj laŭ la temperaturo


  • 3 Bildaro


  • 4 Vidu ankaŭ





Historio |


Ĝi aperis en la 17-a jc., kiam la tiamaj forcejoj estis konstruitaj el briko aŭ ligno, kun kutima fenestrofasado kaj kun ioma hejtado. Post kiam la vitro iĝis pli malmultekosta kaj elformiĝis novaj hejtaj metodoj, oni komencis konstrui vitrajn konstruaĵojn kun kompreneble ligna aŭ metala skeleto. Je mezo de la 19-a jc., la forcejoj iĝis lokoj pro ekzotaj, ofte tropikaj plantoj.


La forcejon varmigas la suno mem kaj la ebla hejtado (cirkulata vaporo, varmega akvo aŭ aero). Ĉe la plej modernaj forcejoj, ĉion funkciigas komputilo.



Tipoj laŭ la temperaturo |



  • malvarma forcejo: nokta temperaturo malpliiĝas je 7–10 °C (azaleo, ciklameno, dianto, pelargonio, tulipo ktp.)

  • varma forcejo (varmkulturejo): nokta temperaturo malpliiĝas je 7–10 °C (begonio, krizantemo, rozo, kakto ktp.)

  • tropika forcejo aŭ tropikejo: nokta temperaturo ne malpliiĝas sub 16–21 °C (filodendrono, gardenio, palmoj ktp.)

  • vintra forcejo: ĝi estas vitra domo aŭ vitroekipita loĝeja parto, kiu direkta ligas al la domo (kutima ĝis la 19-a jc.).



Bildaro |




Vidu ankaŭ |




  • Forceja efiko.

  • Oranĝejo

  • Vintroĝardeno




Popular posts from this blog

Last logged in always never, not logging

Colouring column values based on a specific condition. How could I do this?

Iĥnotaksono