Nordĉina dialektaro
Ĉi tiu artikolo temas pri la grupo de la norda kaj sud-okcidenta ĉinaj dialektoj. Por informoj pri la oficiale parolata norma ĉinlingvo (Putonghua/Guoyu), vidu la paĝon Norma ĉina lingvo.
ĉina | ||
中文 | ||
Parolata en | Ĉinio, Tajvano, Honkongo, Malajzio, Tajlando, Singapuro, ... | |
Parolantoj | 1 074 000 000 | |
Denaskaj parolantoj | >1100 milionoj | |
Skribo | Ĉina alfabeto | |
Lingvaj kodoj | ||
---|---|---|
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-2 | ||
Bibliografia | chi | |
Terminologia | zho | |
ISO 639-3 | cmn | |
SIL | CHI | |
Glottolog | mand1415 | |
Angla nomo | Mandarin Chinese | |
Franca nomo | mandarin | |
Vikipedio | ||
La nordĉina dialektaro (aŭ Mandarena lingvo, normĉine Běifānghuà (北方话 laŭ simpligita skribo, 北方話 laŭ tradicia skribo)) estas aro de dialektoj kutime grupitaj kiel unu lingvo de lingvosciencistoj; ili estas parolataj en la norda kaj sud-okcidenta Ĉinujo kaj al ili apartenas interalie la norma ĉina lingvo. Ankaŭ la dungana lingvo parolata ĉefe en Kirgizujo apartenas al la nordĉina dialektaro.
Subgrupoj de la nordaj dialektoj estas la nord-orienta dialektaro (interalie parolata en Pekino) kaj la nord-okcidenta dialektaro.
Laŭ Ethnologue, en la jaro 2000 estis 845,456,760 denaskaj parolantoj de nordĉinaj dialektoj, kaj 178,000,000 dualingvaj parolantoj. Ĉar oni konsideras la dialektaron kiel unu lingvon, temas pri la plej multe parolata lingvo en la mondo.
Oni notu, ke en la ĉina mem ne estas iu ekvivalento al la esprimo Mandarena lingvo. Oni klare distingas, ĉu oni parolas pri la norma ĉina lingvo (Pǔtōnghuà) aŭ ĉu oni parolas pri la nordĉina dialektaro (Běifānghuà).