La Marche de l'empereur
La Marche de l'empereur ; {la.maʁʃ.də.lɑ̃p'ʁœʁ) estas franca pri naturo dokumenta filmo de 2005 reĝisorita kaj kunverkita de Luc Jacquet, kaj kunproduktorita de Bonne Pioche kaj National Geographic Society. La filmo priskribas la ĉiujaran veturadon de la Imperiestra pingveno en Antarkto. Aŭtune, ĉiuj pingvenoj de reprodukta aĝo (kvin jaroj almenaŭ) lasas la oceanon, nome ties normala habitato, por piediradi internen al siaj pratempaj reproduktejoj. Tie la pingvenoj partoprenas en prilaborita pariĝado kiu, se sukcese, rezultas en eloviĝo de ido. Por ties survivado, ambaŭ gepatroj devas fari multajn penajn veturadojn inter la oceano kaj la reproduktejoj dum la venontaj monatoj.
Necesis unu jaro por ke la du izolitaj kinistoj Laurent Chalet kaj Jérôme Maison faru la filmadon, ĉe la franca scienca bazo Dumont d'Urville en Adelilando.
Tiu filmo ricevis la Oskar-premion de 2005 pro Plej Bonkvalita Dokumenta Filmo,[1]
Notoj |
↑ "NY Times: March of the Penguins", The New York Times. Kontrolita 2008-11-23.