Distrikto Limburg-Weilburg
Blazono | Mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Federacia lando: | Hesio |
Distriktaro: | distriktaro Gießen |
Administra urbo: | Limburg |
Areo: | 1 738 km² |
Loĝantoj: | 171 922 (fine de decembro 2015) |
Loĝdenso: | 231 |
Aŭtokodo: | LM |
Municipokodo: | 06533 |
Komunumoj: | 19 |
Adreso de la distrikta administrejo: | Schiede 43 65549 Limburg a. d. Lahn |
Retejo: | www.landkreis-limburg-weilburg.de |
Retpoŝto: | info@landkreis-limburg-weilburg.de |
situo de la distrikto en Hesio | |
La distrikto Limburg-Weilburg [Limburk-Vajlburk] situas en la distrikto Gießen de la germana federacia lando Hesio. Ĝia sidejo estas la urbo Limburg. La distrikto apartenas al la ekonomia regiono Rejno-Majno.
Najbaras la hesiaj distriktoj Lahn-Dill, Hochtaunus, Rheingau-Taunus, kaj la distriktoj Rhein-Lahn kaj Westerwald de la federacia lando Rejnlando-Palatinato.
La regiono situas inter la mezmontaroj Taunus sudoriente kaj Westerwald [Vestavalt] nordokcidente. Inter ili en vasta valo fluas la rivero Lahn de nordoriento al sudokcidento tra la distrikto. En la valo la grundo tre fekundas, kaj agrikulturo prosperas. Sian nomon donas al la distrikto la urboj Limburg kaj 'Weilburg, aliaj pli grandaj urboj estas Bad Camberg kaj Hadamar.
Urboj kaj neurbaj komunumoj |
Nombroj de loĝantoj fine de decembro 2015 inter krampoj
Urboj
| Neurbaj komunumoj
|
Partneraj rilatoj |
La distrikto havas partnerajn rilatojn inter alie kun
la urbodistrikto Friedrichshain-Kreuzberg de Berlino
Eksteraj ligiloj |
- paĝoj de la distrikto, germanlingvaj
kastelo Weilburg
la katedralo de Limburg
la malnova urbo de Limburg
Hadamar
|