Le Cinquième Élément


























































La Kvina Elemento

LeCinq.jpg

Originala titolo

Le Cinquième Élément

Produktadlando

Francio

Originala lingvo

angla lingvo

Kina aperdato

9-a de majo 1997

Daŭro
126 minutoj

Ĝenro

sciencfikcio

Kameraado
Thierry Arbogast

Reĝisoro(j)

Luc Besson

Produktisto(j)

Patrice Ledouxx

Scenaro

Luc Besson

Muziko

Éric Serra

Distribuo

Gaumont-Buena Vista International

IMDb







v  d  r


Information icon.svg



Le Cinquième Élément, aŭ angle The Fifth Element (La kvina elemento) estas franca filmo de Luc Besson, aperinta en 1997.




Enhavo






  • 1 Rakonto


  • 2 Teĥnikaĵoj


  • 3 Rolularo


  • 4 Pri la filmo


  • 5 Rekompencoj


  • 6 Eksteraj ligiloj





Rakonto |


Egiptio, 1914. Du serĉantoj malkovras la ekziston, krom akvo, aero, tero kaj fajro, de kvina elemento, kiu sola povos savi la mondon. Tiu sekreto estas protektata de Mondoshawan, estaĵoj venintaj el alia galaksio, kiuj foriras kun la promeso reveni tricent jarojn poste, kiam Malbono denove alvenos.


Tri jarcentojn poste, en nov-jorka megalopolo, la prezidento kaj ties ĉefa stabo donas maksimuman alarmon pro alproksimiĝo de giganta fajro-bulo, kiu estas detruonta la planedon. Unu el la konsilantoj, pastro Cornelius, tiama terana gardanto de la sekreto, konfirmas, ke la sola rimedo estas posedata de la Mondoshawan. Sed ilia veturilo estas detruita de Mangalores. Tie postvivas embria maso, kiu prenita de militistoj transformiĝas en belegan rufan junan virinon, Leeloo (Leeloo Mina Lekatariba Laminatcha Ekbat D Sebat). Timigita, ŝi eskapas el la stabejo antaŭ ol fali sur la taksion de Korben Dallas, kiu veturas en la aera spaco de la civito, kiel ĉiuj aliaj multnombraj veturiloj. Defendante ŝian kaŭzon, Korben, eks-agento de sekurecaj fortoj, helpas ŝin forkuri de ŝiaj postsekvantoj kaj kondukas ŝin al pastro Cornelius, kiu rekonas ŝin kiel… la kvinan elementon. Ili devos triope retrovi kofron entenantan kvar ŝtonojn, kiuj estis forrabitaj de la hidaj Mangalores je la nomo de la potenca Zorg, servisto de Malbono.



Teĥnikaĵoj |



  • Titolo: Le Cinquième Élément

  • Angla titolo: The Fifth Element

  • Reĝisoro: Luc Besson

  • Scenaro: Luc Besson kaj Robert Mark Kamen

  • Produktoro: Patrice Ledouxx por Gaumont

  • Muziko: Éric Serra

  • Filmita en la angla

  • Filmo por ĉiaj spektantoj en Francio; PG-13 por MPAA (Motion Picture Association of America)



Rolularo |




  • Bruce Willis: Majoro Korben Dallas


  • Maïwenn Le Besco: Plavalaguna


  • Gary Oldman: Jean-Baptiste Emanuel Zorg


  • Ian Holm: Pastro Vito Cornelius


  • Milla Jovovich: Leeloo


  • Chris Tucker: DĴ Ruby Rhod


  • Luke Perry: Billy


  • Brion James: Generalo Munro



Pri la filmo |


  • Luc Besson atentis, ke la filmo estu de franca nacieco koncerne plurajn kriteriojn de elekto, tiel koncerne la financan parton, kiun Gaumont plene respondecis, kiel koncerne la elekton de francoj ĉe respondecaj teĥnikaj postenoj (foto, muziko, muntado, ktp.) konsiderataj por César aŭ Oskaroj. Tiu kategoriigo ebligas al la filmo ricevi mon-helpon de CNC (Centre national de la cinématographie).


Rekompencoj |




  • César por plej bona reĝisoro 1998: Luc Besson


  • César por plej bona foto 1998: Thierry Arbogast


  • César por plej bona dekoro 1998: Dan Weil


  • BAFTA por plej bonaj trukoj 1998: Mark Stetson, Karen E. Goulekas, Nick Allder, Neil Corbould kaj Nick Dudman



Eksteraj ligiloj |






Portala ikono Portalo pri Kino



  • IMDB-slipo

  • Fotoj de la filmo





Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto