Arbat (distrikto de Moskvo)







situo de la distrikto en Moskvo


La urbodistrikto Arbat (ruse райо́н Арба́т, latinliterigite rajon Arbat) situas en la Centra administra arondismento (ruse Центра́льный администрати́вный о́круг, latinliterigite Centralnij administrativnij okrug) de Moskvo, en la centra urboparto. La distrikto kovras areon de 211 hektaroj. En 2010 tie vivis 26 900 loĝantoj, tio korespondas al loĝdenso de po 12 748 homoj laŭ kvadrata kilometro. La distrikta nomo venas de la fama piedira strato Arbat, kiu situas en la teritorio.


En la distrikto situas inter alie la centra oficejo de la ŝtata flugkompanio Aeroflot, la Lingvoscienca instituto de Rusia Akademio de Sciencoj kaj la Rumjancev-muzeo, komence de la 20-a jarcento en la strato Arbat ekzistis la eldonejo Posrednik, kiu eldonis literaturon en Esperanto, kaj inter 1979 kaj 1989 en la distrikto estis la oficejo de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj.





la piedira strato Arbat en somero




  • Kategorio Arbat (distrikto de Moskvo) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)










Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto