Distrikto Vásárosnamény




La Distrikto Vásárosnamény [vAŝAroŝnamEnj] (hungare Vásárosnaményi járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg. Ĝi situas sur ebenaĵo laŭ Tiso en la nordorienta parto de la departemento (same en la nordorienta parto de la lando).




Distrikto Vásárosnamény en Hungario


La distrikta ĉefurbo estas Vásárosnamény, kiu estas urbo, krome estas ankaŭ alia urbo kaj grandvilaĝo, la ceteraj 25 estas vilaĝoj.


La areo estas 617,94 km², kie loĝas 36 689 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturo, (fruktoj, tritikoj, maizoj) kaj bestobredadoj. Menciindas la alta senlaboreco.



Historio |


Tiu distrikto estis kreita en 1923 el restanta parto de departemento Bereg. Ĝi funkciis ĝis 1983, tiam la distrikta sistemo ne funkciis en Hungario. La Distrikto Vásárosnamény rekreiĝis en 2013.



Komunumoj |



  • distrikta ĉefurbo kaj urbo: Vásárosnamény, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Jánd kaj Olcsva

  • alia urbo: Nyírmada

  • grandvilaĝo: Tarpa, kiu administras ankaŭ vilaĝon Gulács

  • vilaĝoj:

    • Aranyosapáti


    • Beregdaróc, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Gelénes, Tiszaszalka, Tiszavid kaj Vámosatya


    • Csaroda, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Beregsurány, Hetefejércse, Márokpapi kaj Tákos


    • Ilk, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Gemzse, Kisvarsány kaj Pusztadobos


    • Nagyvarsány, kiu administras ankaŭ vilaĝon Gyüre


    • Tiszakerecseny , kiu administras ankaŭ vilaĝojn Barabás, Lónya, Mátyus kaj Tiszaadony





Fontoj |


  • la datenoj venis el la Hungara Vikipedio



Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto