Suna protuberanco
Suna protuberanco estas granda brila strukturo de la suna atmosfero, kiu komponiĝas el rilative malvarma kaj densa plasmo kun temperaturo de la grandordo de 10 000 K, sama grandordo kiel tiu de la suna fotosfero. Tia strukturo baniĝas en la multe pli varma kaj maldensa plasmo de la korono ; ties formo estas trudita de korona magneta kampo. Tipa protuberanco havas grandon de pluraj miloj da kilometroj, kun rekordo de 800 000 km kaj daŭras pluraj semajnojn aŭ monatojn.
La sunaj protuberancoj vidiĝas kiel brilaj formoj kiam ili aperas ĉe la rando de la suna disko. Kiam oni vidas ilin sur fono de la fotosfero, ili aperas kontraste malhela kaj estas tiel nomataj sunaj filamentoj.
Eco |
Sunaj protuberancoj komponiĝas el plasmo da hidrogeno kaj heliumo, kun kelkaj pli pezaj elementoj (tiel nomataj "metaloj" de la astrofizikistoj) kiel kalcio aŭ natrio. Ili havas diversaj formoj : kolono, arko, fungo, arbo, buklo, ktp ; tiuj formoj povas ŝanĝi, kunfandiĝi, malaperi kaj reaperi en kelkaj horoj, aŭ resti dum semajnoj. La plasmo de la protuberanco estas ĉirkaŭfermita de helice volvitaj linioj de magneta kampo generitaj de la interna suna dinamo. Se tiu magneta kampo fariĝas nestabila, erupcia fenomeno okazas kaj plasmo estas elĵetita en la internan sunsistemon. Tiuj plasmaj eksplodoj, tiel nomataj elĵetoj de korona maso povas afekcii la terajn magnetosferon kaj atmosferon.
La procezo, laŭ kiu la sunaj protuberancoj formiĝas estas ankoraŭ malbone konata.
Videoj |
Play media
Suna protuberanco ; video.
Play media
Suneklipso sekvita de nekutime granda, malhela protuberanco.
Play media
La 23-a de septembro 2012 granda eksplodo da suna plasmo sub formo de protuberanco.
Play media
La 16-a de septembro 2012 Suno havis belan protuberancon, kiu montriĝis tordita kaj dispeliĝis en kelkaj horoj.
Play media
Je la fono de 2012, Suno presentis belan torditan protuberancon, kiu leviĝis tra la korono dum ĉirkaŭ tri horoj
Play media
La 30-a de septembro 2014 pluraj observatorioj de la NASA observis la leviĝon de filamento, sed anstataŭ erupcii, la filamento kolapsis
Eksteraj ligiloj |
angle hispane france portugale Sunaj protuberancoj, el "astronoo"
angle Sunaj filamentoj kaj protuberancoj; el la paĝaro de la Ŝtata Universitato de Montano
angle Kio estas suna protuberanco ?, el la paĝaro de la NASA
|