Promenado







Auguste Renoir: Promenado




Promenejo en la parko de Wörlitz


Promenado estas la piedirado ne pro ia devo, sed pro distriĝo, edifo aŭ plezuro. Preferataj lokoj por promenado estas naturo (arbaro, marbordo …), kvazaŭ-naturo (parkoj, …) aŭ speciale faritaj lokoj (promenejoj en aŭ ĉirkaŭ urboj).


La kutimo de promenado ekestis ĉe la nobelaro en la baroka epoko (la simpla popolo nur piediris pro neceso). Parkoj kaj promenejoj estis faritaj por ebligi promenadojn sen streĉo. Burĝoj transprenis la modon en la 18-a jarcento kaj estiĝis tradiciaj "dimanĉaj familiopromenadoj" (pro sia lanteco ofte granda turmento por la infanoj).


Kelkaj turismaj lokoj, banlokoj kaj marferiejoj aranĝis apartajn promenejojn. - En diktaturoj promenadoj estas ŝatataj por renkontiĝi kaj paroladi sen esti subaŭskultata.




Enhavo






  • 1 Kulturo de promenado


  • 2 Promenadologio


  • 3 Literaturo


  • 4 Vidu ankaŭ


  • 5 Eksteraj ligiloj





Kulturo de promenado |


La promenado fariĝis temo por literaturo kaj pentrado:


  • La "paska promenado" en Faŭsto de Goethe:







Citaĵo



 Senglaciiĝis riveroj kaj rojoj
Pro la milda, viviga printempa prosper'.
 
— Goethe: Faŭsto, Versoj 808–1177. Traduko: Karl Schulze

  • En pentrado troviĝas verkoj de Caspar David Friedrich, Carl Spitzweg kaj ĉefe de Pierre-Auguste Renoir:



Promenadologio |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Promenadologio.

En la germana universitato de Kassel okazas regulaj prelegoj kaj seminarioj pri promenadologio, subfako de urbanistiko (interfaka studado de urboj laŭ ekonomiaj, sociaj, geografiaj kaj kulturaj vidpunktoj), kiu celas pli porhoman planadon de urboj. Per konscia promenado la sciencistoj esploras la efikon de urbaj strukturoj al homa bonfarto.



Literaturo |



  • Lucius Burckhardt: Warum ist Landschaft schön? Die Spaziergangswissenschaft. Kassel 2006. ISBN 9783927795426

  • Gudrun M. König: Eine Kulturgeschichte des Spaziergangs. Spuren einer bürgerlichen Praktik 1780 - 1850. Wien, Köln Weimar 1996 ISBN 320598532X



Vidu ankaŭ |



  • Piedirado

  • Laŭ la grado de streĉado dum la promenado distingiĝas migrado, marŝo, ekskurso, trotado (ĵogingo), gapvagado kaj la bastonmarŝado.

  • Pilgrimado

  • Duonmalmoligo

  • Pokémon Go



Eksteraj ligiloj |




  • Promenado en la Vikicitaro (Kolekto de citaĵoj)



  • angle Will modern-day flaneurs help rebuild fragmented communities? (essay on http://www.theecologist.org)



Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51