Adreso




Adreso estas preciza lokindiko, kiu helpas (re)trovi ĉi tiun lokon kaj direkti personojn, objektojn aŭ informojn tien. Tradicie gravan rolon ludis la adreso por la poŝtaj servoj, por la administra registrado de personoj ktp. Fine de la 20-a jarcento la nocio trovis aldonan uzon rilate al la navigado en komputilaj retoj. Listo de adresoj estas adresaro.


Komparu kun: interreto - retejo - vikipedio - poŝtkodo




Paperpoŝta adreso kutime konsistas el ĉi tiuj eroj:




  • Lando;


  • Poŝtkodo;


  • Regiono (en Rusio);


  • Urbo;


  • Strato;


  • Apartamento aŭ ĉambro.


Paperpoŝta adreso por letero, kiu trafu abonkeston, kutime konsistas el ĉi tiuj eroj:




  • Lando;


  • Poŝtkodo;


  • Regiono;


  • Urbo;


  • Abonkesto (numero aŭ nomo).


Paperpoŝta adreso por letero, kiu kuŝu en poŝtejo ĝis kiam la ricevanto mem venos por preni ĝin, kutime konsistas de ĉi tiuj eroj:




  • Lando;


  • Poŝtkodo;


  • Regiono;


  • Urbo;


  • "Ĝis eldemando" (La frazo pli bone estu en lingvo de la lando; laŭ kontraktoj ĝi povas esti en la franca lingvo [poste restante]).


Kaj sur letero de tipo "ĝis eldemando" nepre devas esti skribita familinomo de la ricevanto.


Se la urbo estas sufiĉe granda, kaj pro tio sufiĉe konata en la lando, la regiono povas ne esti skribita en adreso (ekzemple, en Rusio oni ne skribas nomon de la regiono se la urbo estas ĉefurbo de la regiono).


Depende de kutimoj de la lando, adreso povas esti skribita en ĉi tiu ordo, kiel supre, aŭ en la mala ordo.
Precize ĉi ĉio estas priskribita en reguloj de uzado de la poŝto, kiuj reguloj estas propraj por ĉiu lando kaj pro tio malmulte diversaj de reguloj de la aliaj landoj.



Eksteraj ligiloj |


  • http://e-docs.bea.com/wls/docs70/snmp/snmpintro.html



Popular posts from this blog

Berlina muro

Last logged in always never, not logging

Berlina aerponto