Csokonyavisonta




Csokonyavisonta (ĉokonjaviŝonta) estas unuigita vilaĝo kaj banloko en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en subregiono de Barcs.




Panoramo de Csokonyavisonta




Feriaj domoj de Csokonyavisonta




Enhavo






  • 1 Bazaj informoj


  • 2 Situo


  • 3 Historio


  • 4 Vidindaĵoj


  • 5 Famuloj


  • 6 Eksplodo en la banejo, en 2005


  • 7 Fontoj





Bazaj informoj |




  • Areo: 81 km²


  • Koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 46.0747/17.4433


  • Loĝantaro: 1780


  • Poŝtkodo: 7555


  • Telefonprefikso: 82



Situo |


Csokonyavisonta situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Balatono-Barcs. La lasta urbo troviĝas 16, Nagyatád 22, Kadarkút 27 km-ojn. La vilaĝo estas pli ol 7 km-ojn longa.



Historio |


Oni unuafoje mencias Erdőcsokonya-on en 1269, sed menciiĝas tiutempe ankaŭ apuda vilaĝo Somogyvisonta [ŝomodjviŝonta]. La unua komunumo senhomiĝis post la mezepoko pro la kontraŭturkaj bataloj. En la 19-a jarcento ĝi iĝis kampurbo. Somogyvisonta kaj Erdőcsokonya unuiĝis en 1941. Oni esploris ĉirkaŭ la vilaĝo por nafto, sed trovis en 1942 akvon, donantan 76 celsiusan jodan kaj sulfuran kuracakvon, kiu forfluis senuzite dum la mondmilito. Poste, en la 1950-aj, 1960-aj jaroj oni rekonis oficile la akvon kuraca. Ekde tiam la vilaĝo kaj la kuracbanejo evoluis seninterrompe al preskaŭ baneja urbo. Vilaĝservoj estas lernejo, kuracejo, poŝto, kampadejo, restoracio.




Banejo de Csokonyavisonta



Vidindaĵoj |



  • kalvinana klasikisma preĝejo de 1831

  • alia kalvinana preĝejo

  • romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Ladislao la 1-a (Hungario) de 1747

  • kuracbanejo


  • fiŝolagoj



Famuloj |



  • En Erdőcsokonya naskiĝis kaj mortis István Szabó Nagyatádi 1863-1924, hungara politikisto, partiofondinto. Oni ligas al lia nomo la fondon de Tutlanda Etbienula kaj Agrokulturista Partio (Országos Kisgazda és Földmíves Párt) la agrara reformo de Nagyatádi. Li instigis - kiel agrikultura ministro- la arbarizadon de la Hungara Granda Ebenaĵo, elkonstruon de la irigacian kanalsistemon.

  • En Csokonyavisonta naskiĝis János Xántus (patro) 1825-1894, hungara natursciencisto, vojaĝanto-esploristo, koresponda ano de Hungara Scienca Akademio, fondinto kaj unua prezidanto de la Budapeŝta Bestoĝardeno.


  • pastro István Szalai



Eksplodo en la banejo, en 2005 |


En 2005 okazis eksplodo en la kuracbabanejo, kie kolektiĝis metano en la kavaĵo, super la serviza tunelo. La kolektiĝantan gason eksplodigis iu, kiu volis ekfumi. Vundiĝis 4 homoj, unu grave. Dum la preskaŭ 60-jara funkcio tio estis la unua tia okazo.



Fontoj |



  • hungara Vikipedio

  • Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992

  • w.iranymagyarorszag.hu

  • w.vendegvaro.hu

  • w.csokonyavisonta.hu




Popular posts from this blog

Berlina muro

Last logged in always never, not logging

Berlina aerponto