Aŭstralia korako




















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Aŭstralia korako


Aŭstralia korako
Aŭstralia korako


Biologia klasado






























Regno:

Animaloj Animalia

Filumo:

Ĥorduloj Chordata

Klaso:

Birdoj Aves

Ordo:

Paseroformaj Passeriformes

Familio:

Korvedoj Corvidae

Genro:

Corvus

Specio:

C. coronoides'



Dunomo


Corvus coronoides
(Vigors & Horsfield, 1827)

Konserva statuso


{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga


Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Aŭstralia korako









v  d  r


Information icon.svg



La Aŭstralia korako (Corvus coronoides) estas birdospecio membro de la familio de Korvedoj aŭ korvoj. Ĝi estas indiĝena de Aŭstralio kaj la plej granda membro tie de la genro Corvus kaj unu el la tri aŭstraliaj specioj komune konataj kiel korakoj. Ĝi estas iom pli svelta birdo ol la Komuna korako de la Norda Hemisfero, sed tamen ĝi estas ege simila. Ĝi havas tutnigran plumaron, bekon kaj krurojn kun blanka iriso, kiel la aliaj membroj de la genro Corvus en Aŭstralio kaj kelkaj specioj el la pli nordaj insuloj. Ĝi distingiĝas pro la elstaraj gorĝoplumoj kaj grizaj bazoj de siaj nigraj plumoj.


Ĝi estas ĉiomanĝanta, adaptiĝis bone al urba medio kaj estas komuna urbobirdo en Sidnejo.




Enhavo






  • 1 Taksonomio kaj nomado


  • 2 Aspekto


  • 3 Distribuado kaj vivejo


  • 4 Kutimaro


    • 4.1 Dieto


    • 4.2 Reproduktado




  • 5 Rilato kun homoj


  • 6 Eksteraj ligiloj


  • 7 Referencoj


    • 7.1 Citita teksto







Taksonomio kaj nomado |


La Aŭstralia korako estis unuafoje priskribita de Nicholas Aylward Vigors kaj Thomas Horsfield en 1827;[1] ties specia epiteto coronoides "kronforma" devenas el la greka corone/κορονη "krono" kaj eidos/ειδος "formo".[2] La du naturalistoj konsideris la Aŭstralian korakon kiel tre simila laŭ aspekto al la Nigra korniko (C. corone) de Eŭropo.[3]


Kvankam ĝi estas nomita korako, ties plej proksimaj parencoj estas la aliaj kvar specioj de aŭstraliaj korvedoj, kiuj inkludas la Toresan korakon, la Malgrandan korvon, la Tasmanian korakon kaj la Malgrandan korakon.[4]


Oni agnoskas du subspeciojn -C. c. coronoides, la nomiga subspecio, troviĝas tra plej parto de Orienta Aŭstralio, dum C. c. perplexus loĝas el la pinto de la Granda Aŭstralia Golfo en Suda Aŭstralio orienten al Okcidenta Aŭstralio kie ties nordaj limoj estas Shark Bay kaj la limo inter mulga kaj eŭkalipto. Intermezaj birdoj troveblas en la Duoninsulo Eyre, Gawler Ranges kaj proksimeco de la Lago Eyre en Suda Aŭstralio.[3]



Aspekto |


Birdo 52 cm longa, la plenkreskulo de Aŭstralia korako estas tutnigra birdo kun ankaŭ nigraj piedoj kaj beko kaj blanka iriso ege kontrasta kun la resto de la korpo. La plumaro estas brila kun blupurpura al bluverda nuanco, verdeca ĉe orelkovriloj, depende de la lumo. La subaj partoj ne estas brilaj. La gorĝoplumoj estas pli longaj ol tiuj de aliaj samgenraj specioj.[5] Ĝi povas distingiĝi el la du specioj de korvo loĝantaj en Aŭstralio pro la griza bazo de la plumoj, kiuj estas blankaj en la aliaj specioj. Junuloj similas al plenkreskuloj, sed havas malhelajn okulojn, pli mallongajn gorĝoplumojn, kaj foje havas rozkoloran karnecan buŝon.[6]


La teritoria alvoko de la Aŭstralia korako estas malrapida, alttona ah-ah-ah-aaaah kun la lasta noto plilongigita.[4]



Distribuado kaj vivejo |




Tutmonda distribuado


Tiu aŭstralazia korako estas komuna tra orienta, suda Aŭstralio kaj suda Okcidenta Aŭstralio (la populacioj estas konektitaj de mallarĝa zono tra Nularba Ebenaĵo) sed ili ne troviĝas en pli malproksima nordo. Ĝi adaptiĝis ege bone al homaj setlejoj en kelkaj urboj kaj estas komuna birdo en urba Sidnejo, kaj Insulo Rottnest.



Kutimaro |


En ruraj areoj sola reprodukta paro kaj ties idaro okupas teritorion de ĉirkaŭ 1 km², dum en urbaj areoj estas dekoble da birdoj ĉar multaj korakoj povas serĉi manĝon en la sama km².



Dieto |


Manĝo konsistas el kadavraĵoj, insektoj, semoj, fruktoj, etaj reptilioj, birdidojn kaj ovojn. La prefera proporcio estas 34% kadavraĵo, 42% senvertebruloj kaj 24% vegetala materialo. Manĝaĵojn oni prenas ĉefe de surgrunde sed ofte en arboj. Korakoj adaptiĝis bone manĝi rubaĵojn kaj aliajn maĝerojn en urbaj areoj, kiel en lernejaj kortoj. En unu izolita studo oni trovis ilin manĝantaj nektaron el floroj de eŭkalipto.[7]



Reproduktado |


Reprodukta sezono estas el julio al septembro.[8] Korakoj ĉiam nestumas en altaj arboj, neniam ĉegrunde kiel kelkaj specioj. Nestoj estas ĝenerale grandaj kaj malpuraj, konsiste el bulo aŭ platformo de bastonetoj kovritaj el herberoj, arboŝelo kaj plumoj.[9]
Ovodemetado povas enhavi 3-6 ovojn, kvankam plej kutime 4 aŭ 5. Kaj ili estas 45x30 mm, palverdecaj aŭ bluverdecaj makulitaj el malhele olivverdaj, brunaj kaj nigrecaj markoj.[8]Kovado de la ovoj estas farita sole de la ino dum ĉirkaŭ 20 tagoj. Oni faras ununuran ovodemetadon ĉiujare. Elnestiĝo okazas post 45 tagoj kaj la idoj restas kun la gepatroj dum ĉirkaŭ kvar pliaj monatoj.



Rilato kun homoj |


La Aŭstralia korako estas ofte kulpata je perdo de ŝafidoj.[10] Scienca observado en kamparo sudorienta montris, ke mortigo de sanaj ŝafoj estas rara, sed malsanaj animaloj foje estis atakitaj.[11]




Dosiero:Australian Raven charleville.ogvPlay media

Rush Creek, SOr Kvinslando, Aŭstralio





Eksteraj ligiloj |



  • Alvoko de Aŭstralia korako (du birdoj)


  • Filmoj de Aŭstralia korako ĉe Interreta Birdokolekto


  • Aŭstralia korako (fotoj)


  • Aŭstralia korako (foto)

  • foto de Aŭstralia korako manĝanta kadavraĵon



Referencoj |






Portala ikono Portalo pri Birdoj





  1. Vigors, N.A. & Horsfield, T. (1827). “A description of the Australian birds in the collection of the Linnean Society; with an attempt at arranging them according to their natural affinities.”, Trans. Linn. Soc. Lond. 15, p. 170–331. 


  2. Liddell, Henry George kaj Robert Scott. (1980) A Greek-English Lexicon (Mallongigita Eldono). Britio: Oxford University Press. ISBN 0-19-910207-4.

  3. 3,03,1Higgins et al., p. 690

  4. 4,04,1Australian Museum OnlineCrows and Ravens. Alirita 2007-08-12.


  5. Higgins et al., p. 691


  6. Birds in BackyardsAustralian Raven. Alirita 2007-08-12.


  7. (1988) “(abstract) Are Australian corvids nectarivorous?.”, Emu 88 (2), p. 122–23. Alirita 2007-08-14.. 

  8. 8,08,1BERULDSEN, G. (2003) Australian Birds: Their Nests and Eggs. Kenmore Hills, Qld: self, p. 384. ISBN 0-646-42798-9.


  9. Birds in Backyards.


  10. Temby, IanPredatory Birds. Alirita la 12a aŭgusto 2007.


  11. (1969) “(abstract) An evaluation of predation by 'crows' on young lambs”, CSIRO Wildlife Research 14 (2), p. 153–179. Alirita 2007-08-14.. 




Citita teksto |


  • Higgins, Peter Jeffrey, John M. Peter, and S. J. Cowling (eds.). (2006) Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Vol. 7: Boatbill to Starlings. Melbourne: Oxford University Press. ISBN 978-0195539967.



  • Aŭstralia korako en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Aŭstralia korako en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Aŭstralia korako en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)








Popular posts from this blog

Berlina muro

Last logged in always never, not logging

Berlina aerponto