Eliza Orzeszkowa























































Eliza Orzeszkowa

Eliza Orzeszkowa.PNG
Personaj informoj

Naskonomo

Eliza Korwin-Pawłowska

Naskiĝo

6-an de junio 1841 (1841-06-06)
en Miĺkaŭščyna

Morto

18-an de majo 1910 (1910-05-18) (68-jara)
en Grodno

Kaŭzo de morto
kardivaskulsistema malsano

Tombo
Parish cemetery in Grodno

Aliaj nomoj
E. O., Bąk (z Wa-Lit-No), Li…ka, Gabriela Litwinka

Ŝtataneco

Rusia Imperio

Profesio

verkisto, eseisto, tradukisto

Lingvoj

pola lingvo

Verkaro
Nad Niemnem
Familianoj

Edz(in)o
Stanisław Nahorski







v  d  r


Information icon.svg



Eliza ORZESZKOWA (ankaŭ nomita ORZESZKO; naskita PAWLOWSKA la 6-an de junio 1841 en Milkowszczyzna; mortinta la 18-an de majo 1910 en Grodno) estis pola verkistino. En sia epoko ŝi estis tre konata. Ŝiajn verkojn traplektas la ideoj de la sensukcesa pola ribelo de 1863 kontraŭ Rusio, de sociaj justeco kaj egaleco, de persona libereco kaj de frateco de la homoj.


Ŝi naskiĝis en nobela familio kaj edziniĝis en aĝo de 17 jaroj kun bienulo Piotr Orzeszko. Oni senvalidigis la geedzecon post 11 jaroj kaj ŝi ekloĝis en Grodno. Ŝi edziniĝis denove en 1894, sed la dua edzo mortis post du jaroj.


En Esperantujo ŝi estas konata kiel la aŭtorino de Marta. La romanon esperantigis Ludwik Lejzer Zamenhof, kies traduko estis ankaŭ tradukita al la japana. Tial tiu romano estis vaste legata en japanaj lernejoj kiel eduka lekturo.


En la jaro 1905 Eliza Orzeszkowa, Henryk Sienkiewicz kaj Lev Tolstoj estis nomumitaj kiel kandidatoj por la Nobelpremio pri literaturo. La premion ricevis Sienkiewicz.



Verkoj |


En 1878 aperis ŝia romano Meir Ezofowicz, en kiu ŝi vigle priskribis la vivon de judoj en belorusa urbeto. La verko propagandis ne la toleradon, sed la asimiladon de la judoj.


Dziurdziowie (1885) temas pri senscio kaj superstiĉo de la malricaj kamparanoj. Cham (1888) estas tragika historio pri amo de simpla fiŝisto al neŭrotika, rafinita urba fraŭlino.


Ŝia ĉefa verko estas Nad Niemnem („Sur riverbordo”; 1888), kiu prezentas polan komunumon en Litvanio. Bene nati („Moŝtaj naskiĝintoj”; 1892) prezentas malriĉajn nobelojn de vilaĝoj.


Ŝiaj kolektitaj verkoj aperis sub titolo Pisma (1937–39), en 22 volumoj.



En Esperanto aperis |




  • La interrompita kanto. Tradukis Kazimierz Bein. 79 paĝoj.

    • [1-a eldono.] Parizo: Hachette, 1905.

    • 2-a eldono. Parizo: Hachette, 1909.

    • 3-a eldono. Parizo: Esperantista Centra Librejo, 1922.

    • 4-a eldono. Parizo: Esperantista Centra Librejo, 1928.




  • A ... B ... C ... Noveleto. Tradukis F. Ender. 72 paĝoj.


    • Lodzo: Stanislao Miszewski, 1909. (Nova Esperanta Biblioteko 2.)


    • Varsovio: Pola Esperanto-Asocio, 1956.




  • Bona Sinjorino, Novelo, Tradukis Kazimierz Bein.

    • [1-a eldono.] Berlino: Möller & Borel, 1909. 51 paĝoj. (Esperanta Biblioteko Internacia 3.)

    • 2-a eldono. Berlino: Ellersiek & Borel, 1924. 56 paĝoj. (Esperanta Biblioteko Internacia 3.)

    • Represo. Varsovio: Pola Esperanto-Asocio, 1979.




  • Legendo. Tradukis Kazimierz Bein.

    • En: Pola Antologio. Parizo: Hachette, 1909. Paĝoj 44–46.

    • En: La lanternisto. Amsterdamo: Federacio de Laboristaj Esperantistoj, 1938. Paĝoj 110–112.




  • Marta. (Martha.) Romano. Tradukis L. L. Zamenhof.

    • [1-a eldono.] Parizo: Hachette, 1910. 237 paĝoj.


    • 2-a eldono. Parizo: Hachette, 1924. 237 paĝoj.

    • 3-a eldono. Parizo: Hachette, 1928. 237 paĝoj.

    • 4-a eldono. Marmande: Editions Françaises d’Espéranto, 1968. 213 paĝoj.

    • 5-a eldono. Bielsko-Biala: Kleks, 1999. 256 paĝoj.




  • Legendo pri Rabbi Akiba. Tradukis Ardante Popolan. En: La praktiko 1, n-ro 11 (novembro 1919).




  • Eliza Orzeszkowa en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Eliza Orzeszkowa en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Eliza Orzeszkowa en Vikifontaro (Universala biblioteko)
















Popular posts from this blog

Berlina muro

Last logged in always never, not logging

Berlina aerponto