Samu Pecz




Samu Pecz [ŝamu pec], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Pecz Samu estis hungara arkitekto, profesoro. Lia familia nomo aperis foje en formo Petz.





Loĝdomo en Budapeŝto laŭ projekto de Samu Pecz


Samu Pecz [1] naskiĝis la 1-an de marto 1854 en Pest (urbo). Li mortis la 1-an de septembro 1922 en Budapeŝto.




Enhavo






  • 1 Biografio


  • 2 Elektitaj publikaĵoj


  • 3 Elektitaj projektoj


  • 4 Fontoj





Biografio |




Pedagogia altlernejo de Debrecen laŭ projekto de Samu Pecz




Luterana kirko (Budapeŝto-Erzsébetváros) laŭ projekto de Samu Pecz


Samu Pecz frekventis luteranan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis laŭvice en Reĝa Teknikuniversitato József, Teknikuniversitato de Stuttgart, akademio en Vieno, fine li vivis en Ateno por ekvidi la grekan arkitekton. Hejmenveninta li laboris en laborejo de Frigyes Schulek, dum li akiris arkitektan diplomon en la reĝa teknikuniversitato. En la fruaj 1880-aj jaroj li laboris en laborejo de Alajos Hauszmann, krome li instruis en la reĝa teknikuniversitato. Tiutempe li jam projektis signifajn preĝejojn, poste ankaŭ aliajn gravajn konstruaĵojn. En 1887 li estis nomumita eksterordinara profesoro, en la sekva jaro ordinara profesoro, poste eĉ dekano.



Elektitaj publikaĵoj |




  • A görög kőszerkezetek ismertetése, különös tekintettel a görög dór szentély szerkezetére (1886)


  • Az ókeresztény templom-építészet fejlődése (1886)


  • A protestáns templomok építéséről (1888)



Elektitaj projektoj |




  • Kalvinana preĝejo (Debrecen, strato Kossuth) (1886-1887)


  • Arthistoria Muzeo 1-a premio (1898) (tamen la muzeo konstruiĝis laŭ alia projekto)


  • Kalvinana kirko (Víziváros) (1894-1896)


  • Hungara Reĝa Marista Akademio (1902-1903) Fiume


  • Luterana kirko (Budapeŝto-Erzsébetváros) kun gimnazio (1903-1904)


  • Tutlanda Arĥivo (1912-1923)



Fontoj |



  • hungarlingva biografio kun foto

  • hungarlingva biografio kun foto















Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto