František Škroup











































František Škroup

portreto de F.Škroup, verko de Antonín Machek
portreto de F.Škroup, verko de Antonín Machek
Personaj informoj

Naskiĝo

3-an de junio 1801 (1801-06-03)
en Osice

Morto

7-an de februaro 1862 (1862-02-07) (60-jara)
en Roterdamo

Ŝtataneco

Aŭstra imperio, Reĝlando Bohemio

Profesio

dirigento, komponisto, kantisto, orgenisto, flutisto, muzikinstruisto

Lingvoj

ĉeĥa lingvo

Verkaro

Kde domov můj
Fidlovačka aneb Žádný hněv a žádná rvačka
Q11831068
Familianoj

Patro
Dominik Josef Škroup

Frat(in)o

Jan Nepomuk Škroup







v  d  r


Information icon.svg



František ŠKROUP (legu Frantiŝek Ŝkroŭp) (naskiĝis la 3-an de junio 1801 - mortis la 7-an de februaro 1862) estis ĉeĥa komponisto, aŭtoro de la unua ĉeĥlingva opero Dráteník (Dratisto) kaj de la ĉeha nacia himno Kie mia hejm‘.


Unue li studis juron kaj filozofion, sed poste li plene dediĉis sin al muziko. En 1827 li fariĝis la dua muzikestro de la Nobelar-teatro en Prago, en la jaroj 1837-1857 li aktivis tie kiel la unua muzikestro kaj en 1860 li foriris kiel muzikestro al Roterdamo.


En 1823 li prezentis komikan operon Svisa familio de Joseph Weigl (1766-1846) en ĉeĥa traduko kaj la granda sukceso igis lin komponi la unuan ĉeĥlingvan operon „Dráteník“, por kiu la tekston verkis Josef Krasoslav Chmelenský.


Li komponis muzikon al dramo „Fidlovačka“ de Josef Kajetán Tyl, en kiu aperis la kanto „Kde domov můj“ (Kie mia hejmo), kiu en 1918 fariĝis la ĉeĥa parto de la tiama ĉeĥoslovaka ŝtata himno kaj nun estas la ĉeĥa ŝtata himno.



Verkoj |




  • Dráteník (Dratisto, opero 1826)


  • Oldřich a Božena (Ulriko kaj Boĵena, opero 1826)


  • Fidlovačka (Kermeso, akompana muziko al teatraĵo, 1834)


  • Libušin sňatek (Edziniĝo de Libusa, opero 1835)


  • Věnec zpěvů vlasteneckých(Kronplekto de kantoj patriotismaj, 1835-1839)


  • Bratrovrah (Fratmurdisto)

  • Der Nachtschatten

  • Der Prinz und die Schlangen

  • Die Drachenhöhlen

  • Der Meergeuse


Ankaŭ lia pli juna frafo Jan Nepomuk Škroup estis komponisto.















Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51