Augusta (Georgio)




Augusta estas grandurbo en Usono, en subŝtato Georgio, en distrikto Richmond. La urbego estas ankaŭ universitata urbo.




Situo de Augusta en Georgio kaj en la distrikto




Enhavo






  • 1 Bazaj informoj


  • 2 Geografio


  • 3 Historio


  • 4 Klimato


  • 5 Trafiko


  • 6 Vidindaĵoj


  • 7 Famuloj


  • 8 Ĝemelurboj


  • 9 Fontoj





Bazaj informoj |




  • Koordinatoj: 33°28′N 58°30′U  /  33.467°N, 58.5°U / 33.467; -58.5 (Augusta (Georgio))Koordinatoj: 33°28′N 58°30′U  /  33.467°N, 58.5°U / 33.467; -58.5 (Augusta (Georgio))


  • Areo:  km²


  • Loĝantaro: 196.494 (en 2011)


  • Supermara alteco: 45 m


  • Horzono: UTC-5h (en somero UTC-4h)


  • Poŝtkodoj: 30901, 30904, 30906, 30907, 30909, 30912, 30815


  • Telefonkodoj: 706, 752



Geografio |




Fora panoramo en Augusta


Augusta situas sur ebenaĵo laŭ dekstra bordo de navigebla rivero Savannah (kiu estas la subŝtata limo) en la sudorienta landparto de Usono, en la nordorienta parto de Georgio. Atlanta (Georgio) troviĝas 241 km.



Historio |


Laŭ la riverbordo la plej frue indianoj vivis, kiuj havis tie konvenan trapasejon tra la rivero. En 1737 laŭ la rivero el Savannah alvenis eŭropanoj, kiuj nomis tiun lokon Augusta honore al princino. Ĝi estis la dua subŝtata ĉefurbo inter 1785-1795.



Klimato |




Kulturcentro Sankta Koro en Augusta




Nubskrapuloj en Augusta




Baptista preĝejo en Augusta


Augusta situas en humida subtropika klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 11-25 °C. La varmo kulminas en junio kaj julio kun rekordo 42 °C, inter oktobro-aprilo okazas eĉ frostoj. Jare pluvas po 1106 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. Plej ofte pluvas junie, plej malofte en novembro.



Trafiko |


Augusta havas regionan flughavenon. Aŭtoŝoseo kuras tre proksime al [[Richmond] kaj Atlanta. Estas trajnaj kontaktoj al Atlanta (Georgio) kaj Savannah.



Vidindaĵoj |


  • diversaj preĝejoj


Famuloj |



  • kantisto James Brown


Ĝemelurboj |




  • Francio Biarritz, Francio


  • Japanio Takarazuka, Japanio



Fontoj |



  • Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2

  • Anglalingva Vikipedio




Mapo pri Georgio, kie estas trovebla Augusta en la nordorienta parto de Georgio ĉe la subŝtata limo







Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51