Kanalo Wesel-Datteln
La kanalo Wesel-Datteln - germane Wesel-Datteln-Kanal [VEzl-DAtln-kaNAL] - estas nacia akvovojo de Germanio. Ĝi situas en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio kaj estas unu el la ŝipe plej frakventataj kanaloj de Germanio. La akvovojo kondukiĝas trala norda parto de la industria Ruhr-regiono, kaj inter okcidento kaj oriento ligas la riveregon Rejno ĉe la urbo Wesel kun la Dortmund-Ems-Kanalo ĉe la urbo Datteln. La 60 kilometrojn longa[1]kanalo kondukiĝas iom sude de la rivero Lippe, paralele al kaj tutproksime de ĝi.
↑ Längen (in km) der Hauptschifffahrtswege (Hauptstrecken und bestimmte Nebenstrecken) der Binnenwasserstraßen des Bundes, Wasser- und Schifffahrtsverwaltung des Bundes