Stacio Anderson Mesa




La Stacio Anderson Mesa (angle : Anderson Mesa Station,
koord. 35°05′49″N 111°32′09″W  /  35.09694°N, 111.53583°U / 35.09694; -111.53583 (Stacio Anderson Mesa), alto 2163 m super marnivelo) estas astronomia
observatorio establita en 1959 de la Observatorio Lowell en la Konteo Coconino, Arizona (Usono),
ĉirkaŭ 19 km sud-oriente de la ĉefa observatorio de "Mars Hill" en Flagstaff (Arizono). Ĝi estis tie instalita
por foriĝi el la luma poluo.


Ĝia MPC kodo : 688 [1].


La instrumentoj de la Stacio Anderson Mesa utilis por la programo LONEOS inter 1997 kaj 2008.




Enhavo






  • 1 Instrumentoj


  • 2 Eksaj instrumentoj


  • 3 Notoj kaj referencoj


  • 4 Eksteraj ligiloj





Instrumentoj |




Optika Interferometro de la Mararmeo



  • La teleskopo Perkins de 1,83 metro de diametro[2], (kunuzita kun la Universitato de Bostono kaj la Ŝtata Universitato de Georgio. Ĝi origine estis en la Observatorio Perkins de Delaware (Ohio) kaj estis alportita en Anderson Mesa en 1961.

  • La teleskopo John Hall de 1,07 metro, instalita en Anderson Mesa en 1970.

  • La teleskopo "NURO" de 0,79 m., uzita de la konsorcio "National Undergraduate Research Observatory (NURO)" aŭ "Nacia Observatorio de Mezlerneja Esploro".

  • La Prototipa Optika Interferometro de la Mararmeo, long-baza optika interferometro kunlbore uzita de la Observatorio Lowell, de la Stacio de Flatsgaff de la Mararmea Observatorio de Usono kaj de la Usona Mararmea Esplora Laboratorio. Konstruita en 1992, tiu optika interferometro donis sianj unuajn bildojn en 1996[3].



Eksaj instrumentoj |



  • La schmidt-teleskopo de 0,6 m uzita por LONEOS. Origine en la Observatorio Perkins, ĝi estis alportita en Anderson Mesa en 1990. Ĝi ne plu estas uzata de la fino de la programo LONEOS en 2008.

  • La tiel nomata "Pluto Discovery Telescope" (refraktoro de 0,33 m per kiu Clyde Tombaugh malkovris Plutonon), alportita en Anderson Mesa en 1971, estis realportita en "Mars Hill" en 1992.



Notoj kaj referencoj |




  1. Kodoj de la Observatorioj (Minor Planet Center)


  2. The Perkins telescope, el la paĝaro de Lowell Observatory) (angle)


  3. The Navy Prototype Optical Interferometer, de J.T. Armstrong kaj aliaj, el Astrophysical Journal vol.496, p. 550 (angle)



Eksteraj ligiloj |




  • angle Paĝaro de Lowell Observatory


  • angle The Telescopes of Lowell Observatory






Portala ikono Portalo pri Astronomio








Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto