Odĵaci






Katholika preĝejo de Odĵaci




Ortodoksa preĝejo de Odĵaci



Bazaj informoj |


Odĵaci, serbe Оџаци, hungare Hódság, germane Hodschag estas urbo ka samtempe municipo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Okcidenta Baĉka. Ankoraŭ 8 vilaĝoj apartenas al la municipo.




  • Areo:  km²


  • Loĝantaro: 9940


  • Poŝtkodo: 25250


  • Telefonprefikso: +381 25



Historio |


La hungaroj okupis la Karpatan basenon en 895 kaj fondis ŝtaton en 1000. La turkoj okupis la regionon en la 16-a j.c. La kristana armeo venkis la turkojn en 1686, la regiono iĝis limgarda zono apartenanta al la Habsburga Imperio. Ĝis 1920 la urbo apartenis al Bács-Bodrog, kie estis distriktejo. En 1918 taĉmentoj de SHS (=Serba-Kroata-Slovena Reĝlando) okupis la urbon kaj kun okupitaj regionoj de Pécs, Baja kaj aliaj ili proklamis respublikon. Ekde 1920 ĝi apartenis al SHS, ekde 1929 kiel Jugoslavio. Inter 1941-1944 la hungara armeo okupis la urbon.


En 2002 loĝis en la urbo serboj 83%, hungaroj 4%, slovakoj 3%, ciganoj 2%.


Vidindaĵoj estas preĝejoj ortodoksa kaj katolika omaĝe al Sankta Miĥaelo el 1767.



Famuloj |


En la tiama Hódság naskiĝis hungara kuracisto Ede Flórián Birly.







Popular posts from this blog

Shield only combat

Heinkel He 51

How to get order event after placing order using observer in admin side?