Seine (departemento)
48°51′N 2°21′E / 48.85°N, 2.35°O / 48.85; 2.35 (Seine (departemento))
Departemento Seine | ||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||
Geografio | ||||||||||||||||||||||
| Ĉefurbo: | Parizo | |||||||||||||||||||||
Loĝantaro | ||||||||||||||||||||||
Kvanto de loĝantoj: | 5 700 968 | |||||||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | ||||||||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo: | ||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||
Departemento Seine kaj ties municipoj antaŭ la aneksaĵoj de 1860 profite al Parizo.
Departemento Seine kun ties 81 municipoj, tia kia ĝi estis inter 1929 kaj 1968 (la urbo Parizo plurfoje pligrandiĝis inter 1860 kaj 1929). La koloroj montras kiel la departemento estis dividita en 1968 :
Municipo Parizo
Municipoj integritaj en Hauts-de-Seine
Municipoj integritaj en Seine-Saint-Denis
Municipoj integritaj en Val-de-Marne
La kreo de departementoj Paris, Hauts-de-Seine, Seine-Saint-Denis, Val-de-Marne, Essonne, Yvelines, Val-d'Oise per departementoj Seine kaj Seine-et-Oise en 1968.
Departemento Seine estis franca departemento, kiu estis forigita la 1-an de januaro 1968 (kun la departemento Seine-et-Oise en kiu ĝi estis enklavo), pro la leĝo de la 10-a de julio 1964 pri reorganizado de la pariza regiono.
Ĝi estis tiam dividita en kvar departementojn : Parizo (1 municipo dividita en 20 arondismentoj), Hauts-de-Seine (27 municipoj), Seine-Saint-Denis (24 municipoj) kaj Val-de-Marne (29 municipoj).
Origine, ĝi nomiĝis simple Parizo.
Enhavo
1 Demografio
2 Vidu ankaŭ
2.1 Vidu ankaŭ
2.2 Eksteraj ligiloj
2.3 Notoj kaj referencoj
Demografio |
Okaze de sia nuligo, la departemento enhavis 5 700 968 enloĝantojn, tiel disaj :
2 590 771 loĝantoj en Parizo,
1 250 061 loĝantoj en 27 municipoj integritaj en Hauts-de-Seine,
967 847 loĝantoj en 29 municipoj integritaj en Val-de-Marne,
892 289 loĝantoj en 24 municipoj integritaj en Seine-Saint-Denis.
Vidu ankaŭ |
Vidu ankaŭ |
- Listo de la municipoj de departemento Seine
- Listo de deputitoj de departemento Seine
- Listo de prefektoj de departemento Seine
Eksteraj ligiloj |
- Historio de departemento Seine sur TTT-ejo "Splaf"