Nederlanda Esperanto-Asocio
Nederlanda Esperanto-Asocio "La Estonto Estas Nia" aŭ nederlande Nederlandse Esperantisten-Vereniging "La Estonto Estas Nia" (mallonge LEEN) estis nederlanda Esperanto-asocio. En 1994 LEEN kunfandiĝis al Esperanto Nederland.
LEEN ankaŭ uzis la nomon Nederlanda Societo Esperantista "La Estonto Estas Nia".
Enhavo
1 Historio
1.1 Periodikaĵoj
2 Lokaj sekcioj
3 Referencoj
Historio |
LEEN fondiĝis en 1905 kiel neŭtrala Esperanto-asocio. Kunfondantoj estis pioniroj Dreves Uitterdijk kaj Dirk Frank Romein. LEEN aliĝis en 1934 al Universala Esperanto-Asocio kaj en 1936 al Internacia Esperanto-Ligo.
Periodikaĵoj |
Ekde 1908, la organo de LEEN estis La Holanda Pioniro: Monata oficiala organo de la Holanda societo Esperantista "La Estonto estas Nia".
En 1918, Jacob Leendert Bruijn fondis la gazeton Nederland-Esperanto, kiu akceptis kontribuojn de ĉiuj nederlanda Esperanto-asocioj. Ekde 1919, la gazeto kune apartenis al LEEN kaj la Federacio de Laboristaj Esperantistoj.[1]
Lokaj sekcioj |
Jen nekompleta listo de lokaj sekcioj de LEEN:
Delftsche Esperantovereniging "La Espero" en Delft (1932-1949).[2]
Vereeniging "Tra la Mondo" en Dordrecht.
- Organo: La Dordrechta Esperantisto: Organo de la Dordrechta Esperanto-Unuigo „Tra la Mondo”.[3]
- Organo: La Dordrechta Esperantisto: Organo de la Dordrechta Esperanto-Unuigo „Tra la Mondo”.[3]
Rotterdamsche Esperantisten-Vereeniging "Merkurio" en Roterdamo (de 1906).[4]
Referencoj |
↑ G. P. de Bruin kaj Jac. van Wijngaarden. (1936) Jubileumboek 1911-1936, p. 15.
↑ Plaatsingslijst van het archief van de Delftsche Esperantovereniging 'La Espero', 1932-1949 (PDF). Archief Delft (1950).
↑ J. L. van Dalen. (1933) Geschiedenis van Dordrecht, p. 661, 871.
↑ Bob Reinalda (1990). “BAKKER, Jacobus”, BWSA (nl) 4, p. 12–16. Alirita 2018-05-14..
|