Moulin Rouge






Moulin Rouge nokte


Moulin Rouge ([mulɛ̃ ʁuʒ] france: "Ruĝa Muelejo") estas mondkonata franca kabaredo, kiu troviĝas en Pigalle, en Boulevard de Clichy, proksime de Montmartre, en Parizo. La kabaredon konstruis en la jaro 1889 Joseph Oller, kiu tiutempe proprumis jam la konatan Olympion.


Dum multaj dekjaroj en la spacoj de Moulin Rouge prezentis sin multe da famaj artistoj, kiel ekzemple La Goulue, Josephine Baker, Frank Sinatra, Jean Gabin, Yvette Guilbert, Jane Avril, Mistinguett, Le Pétomane, Édith Piaf, Ella Fitzgerald kaj multaj aliaj. Pri tiu ĉi kabaredo estis filmitaj ankaŭ kelke da tutvesperaj filmoj, filmaj dokumentoj kaj rakontoj. Ĝenerale ĝi apartenas al la plej vizitataj lokoj en Parizo. Pentristo Henri de Toulouse-Lautrec famiĝis ankaŭ danke al tiu ĉi kabaredo.[1]



Referencoj |





  1. Henri de Toulouse-Lautrec en www.odaha.com





  • Moulin Rouge en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Moulin Rouge en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




Eksteraj ligiloj |


  • Moulin Rouge Paris - Oficiala paĝaro de la kabaredo



Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51