Antofagasta (urbo)
Antofagasta | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 1240000 [+] | ||
Retpaĝaro | www.municipalidadantofagasta.cl [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 402 444 (2015) [+] | ||
Loĝdenso | 13 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 23° 38′ S, 70° 24′ U-23.633333333333-70.4Koordinatoj: 23° 38′ S, 70° 24′ U [+] | ||
Alto | 40 m [+] | ||
Areo | 30718,1 km² (3 071 810 ha) [+] | ||
Horzono | UTC−04:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Antofagasta [+] | |||
Antofagasta aŭ Antofagasto estas havenurbo, universitata urbo kaj episkopejo en norda Ĉilio, je ĉirkaŭ 700 mejloj norde de Santiago. Estas la ĉefurbo kaj de Antofagasta Provinco kaj Antofagasta Regiono. En Ĉilio ĝi estas konata ’’Perlo de la Nordo’’ por sia historia kaj ekonomia graveco.
Enhavo
1 Bazaj informoj
2 Geografio
3 Historio
4 Ekonomio
5 Trafiko
6 Klimato
7 Ĝemelurboj
8 Fontoj
Bazaj informoj |
Loĝantaro: 345,420 en 2012
Supermara alteco: 240 m
Areo: 30,718.1 km²
Telefonkodo: +56 73
Poŝtkodo: 3580000
Horzono: UTC – 4 (somere UTC – 3)- 23°39′00″S 70°24′00″W / 23.65°S, 70.4°U / -23.65; -70.4 (Antofagasta (urbo))
Geografio |
Antofagasta situas laŭ la marborda ebenaĵo ĉe Atacama. Viña del Mar troviĝas 1047, Valparaiso 1052, Santiago de Ĉilio 1090, Koncepciono 1448, Punta Arenas 328 km.
Historio |
Oni trovis nitraton en 1866, tio faris la lokon tuj signifa areo. La regiono ĝis 1879 apartenis al Bolivio. Komence la haveno havis la nomon ’’La Chimba’’, en 1872, ’’Puerto Mayor’’, fine Antofagasta. En 1879 Ĉilio okupis la plenan regionon. En 1905 rekompence Ĉilio konstruis fervojon inter Antofagasta kaj Bolivio, kiun nature Bolivio profitis. En 1991 sismo okazis. Post la 1-a mondmilito prezoj de la nitrato falis, sekve la loĝantaro malpliiĝis.
Ekonomio |
Ekonomio de Antofagasto estas plejparte bazita sur minado de kuproj, nitratoj kaj jodoj, sulfuroj, krome menciindas rafinado kaj ŝipfarado.
Trafiko |
Antofagasto havas vojojn al nordo, sudo kaj interno de la lando. Ĝi estas ligita per fervojo al la minoj, Bolivio kaj Argentino. La urbego havas internaciajn flughavenon kaj havenon.
Klimato |
Antofagasto situas en dezerta klimato kun abunda nubeco. La temperaturo estas stabila por la plej granda parto de la jaro. La meza jara temperaturo estas 17 °C . La plej malvarma monato estas julio (12 °C). Jare pluvas resume nur 4 mm. Tamen okazis inundoj en 1925, 1930, 1940, 1982, 1987, 1991.
Ĝemelurboj |
Corvallis, Usono
Split, Kroatio
Tongling, Ĉinio
Ibarra, Ekvadoro
Ambato, Ekvadoro
Maracaibo, Venezuelo
Volos, Grekio
Potosí (urbo), Bolivio
Fontoj |
- mapo, distancoj
[1] angle