Ŝnurligitaro
Ŝnurligitaro estas grupo de alpistoj respektive montgrimpantoj, kiuj estas ligitaj per ŝnurego unu kun la alia. En pli ĝenerala senco oni komprenas sub ŝnurligitaro ĉiun grupon, kiu komune survojas en la montaro.
Ĉe la montogrimpado la ŝnurego servas kiel grimsekurigilo. Ĉe glaĉermigradoj kaj facilaj montekskursoj ŝnurligitaro estas ligita: Tiel la aliaj povas kapti alligitan personon, kiam li aŭ ŝi falas en glaĉerfendon aŭ glitas je deklivo (oni tion nomas ŝnuran iradon). Grimpante en pli dekliva tereno oni sekurigas sin aldone per fiksiloj al la roko. Por tio ĉiam unu persono en tiel nomita starejo estas fikse ligita al la roko aŭ eventuale glacio kaj konstante adaptas la longecon de la ŝnurego, kiu kondukas al la grimpanta persono.
La ŝnurligitoj interdependas unu de la alia, ĉar eraro de unu povas kunŝiri la tutan ligitaron al la morto, kiel tiel okazis en la filmigita tragedio okaze de la unua grimpo de la Materhorno la 14-an de julio 1865.