Bergama




Bergama estas urbo en okcidenta parto de Turkio, en regiono Izmir, 80 km norde de urbo Izmir, kun ĉirkaŭ 57.000 loĝantoj. Ĝi situas apud la praa ruinurbo Pergamono.


La nuna urbo estis konstruita sur ruinoj de la romepoka komunumo. La akropoliso de la praa greka urbo troviĝas nordokcidente de rivero Bergama, aliflanke de rivero, sur alta holmo. Oni povas trovi en la okcidentaj randurboj grekajn ruinojn.


En la arkeologia muzeo estas ekspoziciitaj la elfositaj trovitaĵoj, ekde la nova ŝtonepoko ĝis la bizanca tempo. La urbo havas koton- kaj ledoindustrion, oni kultivas en la ĉirkaŭo kotonon, tabakon kaj vinberon.



Vidu ankaŭ |


Bergama-tapiŝo







Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto