Rolfo Ernst




RolfoEĉjo estas esperantano (!) el Svisio, loĝanta proksime de Zuriko, naskita en 1970.


Li esperantumas ekde 1988. En la 1990aj jaroj li redaktis dum kelkaj jaroj la gazeton «La svisa kanguruo» de Junularo Esperantista Svislanda (JES). En 1995 li kuninventis la Gufujon[1]. En 1996 Rolfo estis la ĉefrolulo en la filmo «La Verda Stelulo» produktita de la Laŭzana Esperanto-Societo.


En la jaroj 2005 ĝis 2006 li eldonis 30 epizodojn de la podkasta programo esPodkasto[2].



Referencoj |





  1. Jen paĝaro pri la historio de Gufujo


  2. La sonaĵarejo




Eksteraj ligiloj |


  • Bildaro. Sur la unua bildo Rolfo videblas tute dekstre, sed sur la dua bildo tute maldekstre. Krome li estas la sola ulo, kiu ne vestis blankan t-ĉemizon.









Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51