Observatorio Lowell






La Kupolo Clark de la observatorio


La Observatorio Lowell estas astronomia observatorio en la urbo Flagstaff (Arizono) (Arizono, Usono). Koordinatoj : 35°12′10″N 111°39′52″W  /  35.20278°N, 111.66444°U / 35.20278; -111.66444 (Observatorio Lowell), ĉe alto de 2175 m. Ĝia MPC kodo estas 690[1].


Ĝi estas unu el plej malnovaj observatorioj en Usono ; fondis ĝin en 1894 la usona astronomo Percival Lowell, (1855 – 1916) kaj ĝi estis mastrumita dum ia tempo de ties kuzo, la arkitekto Guy Lowell (1870 – 1927). La nanoplanedo 134340 Plutono estis malkovrita elde la observatorio Lowell en 1930 de Clyde Tombaugh.




Enhavo






  • 1 Situejoj


    • 1.1 « Mars Hill »


    • 1.2 Anderson Mesa


    • 1.3 Happy Jack




  • 2 Notoj kaj referencoj


  • 3 Eksteraj ligiloj





Situejoj |


La observatorio havas 9 instrumentojn en pluraj lokoj de Flagstaff :



« Mars Hill » |




"Pluto Discovery Telescope" : Astrofotilo de C. Tombaugh


La ĉefa konstruaĵo, sur la monteto « Mars Hill » entenas la originan "Refraktoron Alvin Clark" de la observatorio. Tiu lorno de 61 cm, (24 coloj) fabrikata en Bostono en 1896 estis veturita per trajno al Flagstaff . Per tiu-ĉi instrumento, Percival Lowell faris multenombrajn desegnojn de Marso kaj, en 1920, Vesto Slipher estis la unua, kiu observis la ruĝenŝoviĝon de la lumo de galaksioj.


La Refraktoro Alvin Clark nun ne plu utilas por astronomiaj esploroj sed por instruado al la publiko.


Sur « Mars Hill » troviĝas ankaŭ la tiel nomata "Pluto Discovery Telescope" (Plutona malkovrilo) : refrakta astrofotilo de 0,33 m. de diametro per kiu Clyde Tombaugh malkovris Plutonon.



Anderson Mesa |


La stacio Anderson Mesa troviĝas je 19 km sud-oriente de Flagstaff. Ĝi loĝigas kvar teleskopojn, el kiuj la Teleskopon Perkin de 1,8 m, la Teleskopon Hall de 1,1m. kaj la "Navy Prototype Optical Interferometer" (Prototipa Optika Interferometro de la Mararmeo).



Happy Jack |


Apud la vilaĝo Happy Jack estas konstruita en 2012 la
Discovery Channel Telescope, teleskopo de 4,3 m, en kunlaborado
de la Observatorio Lowell kaj de la televida firmao
Discovery Communications.



Notoj kaj referencoj |




  1. Minor Planet Center Observatoriaj kodoj



Eksteraj ligiloj |




  • angle Oficiala paĝaro de la Observatorio Lowell


  • angle Observatorio Lowell : paĝo de la National Historic Landmarks


  • france L'observatoire de Lowell






Portala ikono Portalo pri Astronomio








Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto