Telly Savalas
Telly Savalas Αριστοτέλης Σαβάλας | |
Savalas en 1980 | |
Naskonomo | Aristotelis Savalas |
Naskiĝo | 21-a de januaro 1924 en Garden City, Long Island, Usono |
---|---|
Morto | 22-a de januaro 1994 en Universal City, Kalifornio, Usono |
Gepatroj | Nick Savalas kaj Christina Kapsalis |
Oficiala retejo | www.tellysavalas.com |
Karakteriza(j) rolo(j) | Kojak |
Premio Ora Globo | |
Plej bona televida aktoro 1975 Kojak | |
Telly Savalas Αριστοτέλης Σαβάλας | |
---|---|
Naskiĝo | 21-an de januaro 1922 (1922-01-21) en Ĝardenurbo, Nov-Jorkio, Usono |
Morto | 22-an de januaro 1994 (1994-01-22) (72-jara) en Universalurbo |
Profesio | kantisto, aktoro |
Aktivaj jaroj | 1974 - 1976 |
Retejo | www.tellysavalas.com |
Telly Savalas, naskiĝinta la 21-an de januaro 1924, mortinta la 22-an de januaro 1994, estis usona aktoro.
Li devenis el familio de grekaj almigrintoj. Li estis la dua el kvar filoj de belartistino kaj tabaka importanto. Dum granda krizo lia patro bankrotis kaj Telly helpis lin en Novjorko konstrui bakejon.
Dum la dua mondmilito li deĵoris tri jarojn en la armeo, li estis vundita kaj honorita per Purple Heart. Post demobiligo li finstudis psikologion en Columbia Universitato kaj kvin jarojn li laboris en Informa servo de ministerio de enlando, kie li avancis al asistanto de direktoro por Proksima Oriento, Sud-Azio kaj Afriko.
En la jaroj 1955-1958 li agadis en televido ABC kiel reĝisoro kaj produktoro por apartaj eventoj kaj fine li fariĝis ĉefo de raportistaro.
Artan vojon li komencis unue kiel reĝisoro de teatra ensemblo Stamford Playhouse en Connecticut. Al aktorado li komencis dediĉi sin nur en la matura aĝo, unue en televido.
Li havis rolojn en serioj Klondike, Acapulco kaj kiel gasto li aperis en serioj The Witness, Naked City, The Untouchables, Empire, The Twilight Zone, The Fugitive, Bonanza, The Virginian, The F.B.I...
Pro merito de aktoro Burt Lancaster li ricevis unuan okazon antaŭ filma kamerao en melodramo pri krimeco de novjorka junularo, kie li enkorpigis polican leŭtenanton.
En la 70-aj jaroj li akiris internacian famecon danke al Theocrat Kojak, titola figuro de novjorka detektivo en sukcesa televida serio Kojak.
Dum la 70-aj jaroj li realiĝis ankaŭ kiel kantisto kaj surdiskigis gramofonajn albumojn Telly (1974) kaj Who Loves Ya, Baby (1976).
Liaj edzinoj estis Katherine Nicolaides (1948-57), Marilyn Gardner (1960-74) kaj Julie Hovland (1984-94). El la unua geedzeco devenas filino Christina, el la dua filinoj Penelope (naskiĝinta en 1962) kaj Candace (naskiĝinta en 1963). El rilato kun Sally Adams devenas filo Nicholas.