János Kmetty
János KMETTY [jAnoŝ kmeti], hungare Kmetty János estis hungara pentristo, grafikisto kaj profesoro.
János Kmetty naskiĝis la 23-an de decembro 1889 en Miskolc. Li mortis la 16-an de novembro 1975 en Budapeŝto.
Enhavo
1 Biografio
2 Liaj ekspozicioj (elekto)
3 Verkaro (elekto)
4 Elektitaj disĉiploj
5 Memorigiloj
6 Fontoj
Biografio |
János Kmetty lernis pentradon en privata lernejo en Budapeŝto, poste li lernis de Károly Ferenczy. En 1911 li vizitis Parizon, kie li studis renesancon, Paul Cézanne-n kaj Picasson. Hejmenveninta li pentris parte kubistajn pentraĵojn, parte similajn, kiel Paul Cézanne. Foje li vizitis pentristojn en Kecskemét, sed li tre ŝatis - kiel temon - urbeton Szentendre. Ekde 1946 li instruis en Budapeŝto, en la ĉeflernejo. Li ricevis premion Kossuth en 1949, inter 1943-1965 ankaŭ aliajn premiojn.
Liaj ekspozicioj (elekto) |
- kolektivaj
- Budapeŝto 1917, 1929, 1931
- Miskolc 1975
- Budapeŝto 1917, 1929, 1931
- solaj
- Budapeŝto 1960, 1977
- Kecskemét 1977
- Budapeŝto 1960, 1977
Verkaro (elekto) |
Önarckép 1912 kaj 1930
Kecskemét 1912
Be! (afiŝo) 1919
Elektitaj disĉiploj |
- Pál Barczi
- György Benedek
- István Csík
- Gyula Feledy
- Géza Dezső Fekete
- Pál Gerzson
- Béla Gruber
- Líviusz Gyulai
- Mária Hertay
- Tibor Kaján
- Ádám Kéri
- Gyula Konfár
- Károly Klimó
- Imre Kocsis
- Ignác Kokas
- Iván Koós
- Lajos Luzsicza
- Sándor Molnár (pentristo)
- András M. Novák
- Miklós Melocco
- Antal Nemcsics
- Zoltán Nuridsány
- Péter Prokop
- Mátyás Réti
- Lajos Sváby
- Lajos Szabó (pentristo)
- Miklós Varga (skulptisto)
- Sándor László Veress
Memorigiloj |
- Muzeo en Szentendre
Fontoj |
- Hungara Vikipedio