Provinco Onubo























































Provinco Onubo (Huelva)

Escudo Provincia de Huelva.svg



Bandera de la Provincia De Huelva.svg


Estas parto de
Hispanio
Administra centro

Onubo (Huelva)
Loĝantaro

519 229
Loĝdenso
51,27 loĝ./km²
Areo

10 128 km² (1 012 800 ha)

Provinco Onubo (Huelva) sur la mapo de Hispanio
Provinco Onubo (Huelva) sur la mapo de Hispanio

Geografia situo

37° 40′ 0″ N, 7° 0′ 0″ U37.666666666667-7Koordinatoj: 37° 40′ 0″ N, 7° 0′ 0″ U [+]





Provinco Onubo (Hispanio)

DEC
Provinco Onubo

Situo de Provinco Onubo (Huelva)

Hor-zono

UTC+01:00 [+]
Poŝtkodoj
21 [+]

ISO 3166-2
ES-H

www.diphuelva.es [+]
La kategorio en la Komunejo

Provinco Onubo [+]







v  d  r


Information icon.svg



La provinco Onubo (Hispane Huelva, prononcu Ŭelba) estas unu el ok provincoj de Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en Hispanio. La plej okcidenta el ili, ĝi limas norde kun Ekstremaduro, okcidente kun Portugalio, oriente kun Seviljo kaj Kadizo kaj sude kun Atlantiko.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Historio


  • 3 Demografio


  • 4 Industrio


  • 5 Vidu ankaŭ


  • 6 Notoj


  • 7 Eksteraj ligiloj





Geografio |


Ĝia ĉefurbo estas Onubo, grandas 10.128 km², enhavas 462.579 loĝantoj (30% el ili en la cefurbo), aliaj gravaj urboj estas Aracena, Ayamonte, Isla Cristina, Lepe, Moguer, La Palma del Condado kaj Valverde del Camino. La provincaj municipoj grupiĝas en ses komarkoj, nomataj Andévalo, Graflando Onubo, Mineja Zono, Okcidenta Marbordo, Sierra de Aracena kaj Urba komarko de Onubo.


En la provinco oni povas trovi du zonojn malsamajn, norde la Bruna Montaro (hispane Sierra Morena) kaj sude la ebenaĵa parto ĉe la maro. En ĉi provinco kune kun Seviljo estas la Nacia Parko Doñana, Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.


Tri gravaj riveroj fluas tra la provinco, en la landlimo kun Portugalio Gvadiano kaj meze de la provinco Tinto (fama pro sia ruĝkolora akvo) kaj Odiel (tiuj du kuniĝas ĉe la ĉefurbo Onubo).



Historio |


Historie, ĉefe danke al siaj minoj ĉiam estis grava teritorio, de tarŝiŝa civilizacio, ĝis nun. Dum regado de araba imperio ĝi iĝis aparta lando ĝis konkero fare de Alfonso la 10-a en 1262. En 1492 Kristoforo Kolumbo eliris el Palos de la Frontera (urbo apud Onubo) por eltrovi Amerikon.


Minoj denove gravis en ĝia historio kun alveno en 19-a jarcento de francaj kaj anglaj firmaoj, inter ili Matheson and Co. kiuj ekspluatis la ferajn kaj kuprajn minojn de Onubo ĝis unuaj jaroj de 20-a jarcento, kiam la profito de ekspluatado malkreskis.



Demografio |





















































Komarko
Etendo
(km²)
Populacio[1]
Denseco
(hab/km²)
Municipoj

Graflando
2.457
93.654
38,11
15

Andévalo
2.510
38.783
15,45
13

Okcidenta Marbordo
694
81.863
117,96
6

Mineja Zono
628
17.511
27,88
6

Urba komarko
848
220.822
260,40
7

Sierra de Aracena
3.046
39.541
12,98
28



Industrio |


Grava petrola kaj fosfata (por fabrikita sterkaĵo) en suda parto de la urbo Onubo.


Tre gravas ankaŭ la agrikulturo, ĉefe kultivado de fragoj ĉe Lepe kaj vinberoj en La Palma del Condado, kaj fiŝado kun gravaj fiŝ-havenoj en Ayamonte, Isla Cristina kaj Onubo.



Vidu ankaŭ |


  • Listo de la municipoj de la provinco de Onubo


Notoj |




  1. Fonto del INE Instituto Nacional de Estadística de España (01-01-2006)






Eksteraj ligiloj |



  • http://www.ine.es

  • http://www.het-andere-spanje.nl/provincie.cfm?prov=44




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto