Fizika grando
Oni nomas grandon «fizika grando» ĉiun proprecon en la naturscienco, kiu povas esti kvantigita kaj mezurita kaj kalkulita per nombro kutime referencita al mezurunuo.
Tiel, ekzemple, maso kaj longo estas grandoj eksprimitaj, kutime, en kilogramoj kaj en metroj (aŭ en multobloj de tiuj bazaj mezurunuoj) eĉ kiam temas pri realoj nemasaj kaj sendimensiaj.
Enhavo
1 Difino
2 Bazaj grandoj
3 Ekzemploj de grandoj kun kvantaj derivaĵoj
3.1 Tempo-spaco kaj kinematiko
3.1.1 Bazaj grandoj
3.1.1.1 Derivitaj grandoj
3.2 Mekaniko
3.2.1 Bazaj grandoj
3.2.1.1 Derivitaj grandoj
3.3 Termodinamiko kaj statistika mekaniko
3.3.1 Bazaj grandoj
3.3.1.1 Derivitaj Grandoj
3.4 Elektromagnetismo
3.4.1 Bazaj grandoj
3.4.2 Bazaj grandoj
3.5 Optiko
3.5.1 Baza grando
3.5.2 Derivitaj grandoj
4 Notoj
Difino |
En la dua eldono de la "Internacia Vortaro de Metrologio" (1993), grando estas difinita kiel «propraĵo de fenomeno, korpo aŭ substanco, kiu povas esti kvalite distinkta kaj kvante determinita»[1]; en la tria eldono "[2], estas pliprecigite kiuj fenomenoj estas fizika grando kaj kiuj ne. Rilate tion ne ĉiam la scienculaj konceptoj koincidas.
Bazaj grandoj |
La ebleco «mezuri grandon startante el alia grando supozas ke inter la du troviĝas komuna elemento kiel ponto inter la du, kiun oni difinas «baza grando». Tiuj grandoj, plibone iliaj unuoj, ofte estas ligitaj en sistemoj de diversaj mezurunuoj laŭ la praktika utileco de iliaj rilatoj kaj kunaĵoj. Kiel la aktuala sistemo estas tiu SI, kiu instaliĝas sur sep bazaj unuoj.
Tial la grandoj menciitaj ĉi-sube rigardas al la grandoj de tiuj sistemo. Por ĉiu grando estas indikataj la unuo de la SI por determini la dimensiojn, la bazajn grandojn, la derivitajn grandojn, simbolon kaj mezurnomon [3]
Nomo | Simbolo de la grando | Simbolo de la dimensio | Bazaj unuoj laŭ SI | Simbolo de la unuo |
---|---|---|---|---|
Longo | l, x, r, ktp. | L | metro | m |
Tempo | t | T | sekundo | s |
Maso | m | M | kilogramo | kg |
Elektra kurento | I, i | I | ampero | A |
Termodinamika temperaturo | T | θ | kelvino | K |
Kvanto de materia substanco | n | N | molo | mol |
Lumintenso | Iv | J | kandelo | cd (kd) |
La pli detalitaj mezuroj de kvanto de grando estas devenigeblaj el la baza mezurunuo per multoblo aŭ divido. Ekzemple, la fizika kvanto de rapido eltireblas el la baza mezurunuo de L/T, tiu lasta, siavice, laŭ la dimensio. Kelkaj derivitaj grandoj havas dimension 1 kaj onidire ili estas sendimensiaj kvantoj.
Ekzemploj de grandoj kun kvantaj derivaĵoj |
Tempo-spaco kaj kinematiko |
Bazaj grandoj |
longo (l, metro)
tempo (t, sekundo)
Derivitaj grandoj |
surfaco (L2, kvadrata metro)
volumeno (V, L3, kuba metro)
angulo (sendimensia aŭ notita per α, radiano)
solida angulo sr, (steradiano)
frekvenco Hz, herco),
rapido (v, LT-1, metro / sekundo)
akcelo (LT-2 metro / (sekundo x sekundo) )
angula rapido (ω, αT-1, radiano / sekundo)
Mekaniko |
Bazaj grandoj |
maso (m, kilogramo)
Derivitaj grandoj |
premo (ML-1T-2, paskalo)
volumena maso (ML-3 , kilo / kuba metro)
energio kaj laboro (ML2T-2, ĵulo)
movokvanto (MLT-1, neŭtono x sekundo)
angula movokvanto (ML2T-1α-1, ĵulo x sekundo / radiano)
povumo (ML2T-3, vato)
forto (MLT-2, neŭtono)
torda momanto (ML2T-2α-1, neŭtono x metro / radiano)
ago (fiziko) (ML2T-1, ĵulo x sekundo)
Termodinamiko kaj statistika mekaniko |
Bazaj grandoj |
temperaturo (Θ, kelvino)
materikvanto (molo)
Derivitaj Grandoj |
dilatkoeficiento (Θ-1, 1/kelvino)
entalpio (ML2T-2, ĵulo)
entropio (ML2T-2Θ-1, ĵulo/kelvino)
Elektromagnetismo |
Bazaj grandoj |
elektra kurento (A, ampero)
elektra tensio (U, volto)
Bazaj grandoj |
elektra ŝargo (IT, As, kulombo)
kurenta denseco (IL-2, ampero / kvadrata metro)
elektra potencialo ((ML2T-3I-1, volto)
elektra kampo (MLT-3I-1, volto / metro )
magneta kampo (IL-1, ampero / metro)
magneta indukdenso (MT-2I-1, teslo)
konduktanco kaj admitanco (I2T3L-2M-1, simenso)
elektra konduktivo ((I2T3L-3M-1, simenso / metro)
elektra rezistanco kaj elektra impedanco (ML2T-3I-2, omo)
induktanco (ML2T-2I-2, henro)
magneta permeablo (MLT-2I-2, henro / metro)
kapacitanco F (I2T4L-2M-1, farado)
elektra permitivo (I2T4L-3M-1, farado / metro)
Optiko |
Baza grando |
lumintenso (cd, kandelo)
Derivitaj grandoj |
lumflukso lm (cd x sr, lumeno)
iluminanco lx (cd x sr / kvadrata metro, lukso)
Notoj |
↑ ISO Technical Advisory Group 4 (TAG 4), International vocabulary of basic and general terms in metrology, second edition, 1993, Ĝenevo : International Organization for Standardization, 1993, 1.1
↑ International Vocabulary of Metrology, 2008, 2.1
↑ La unua proponanto de la dimensia analizo estis Jean Baptiste Joseph Fourier en 1822