Anzino
Ilekskverko | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Anzino | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Dunomo | ||||||||||||
Quercus ilex L. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La anzino[1] estas speco de kverko (Quercus ilex), nomata ankaŭ ilekskverko,[2]verda kverko aŭ ĉiamverda kverko.[3]
Ĝi abundas en la sudo de Portugalio kaj Hispanio (ekzemple en la regionoj Ekstremaduro kaj Andaluzio), en centra kaj suda Italio, en suda Francio, en Grekio kaj en la norda Alĝerio. Ĉefe per anzinaj glanoj nutriĝas t.n. iberaj porkoj, kies ŝinko estas unu el la plej aprezataj. Tiaj porkoj vivas kaj kuras libere sur vastegaj anzinaroj.
Ankaŭ gruoj ŝategas tiujn glanojn kaj sin nutras per ili (plus diversaj bulboj semoj, ktp) dum ili travintras en Ekstremaduro.
Piednotoj |
↑ La vorton anzino, kompromisan inter pluraj lingvoj de Iberujo, ekuzis en Esperanto Jorge Camacho kaj aliaj membroj de la Ibera Skolo.
↑ La vorto ilekskverko estas en PIV.
↑ Ekzemple en ReVo mankas kaj la vorto "anzino" kaj la vorto "ilekskverko"; verda kverko celas tamen ĉiujn kverkojn kiuj estas ĉiamverdaj, do plurajn speciojn.
Vidu ankaŭ |
- Nordorient-hispanaj kaj sud-francaj mediteraneaj arbaroj
Eksteraj ligiloj |
- http://www.itis.usda.gov/servlet/SingleRpt/SingleRpt?search_topic=TSN&search_value=506536