Kelvino
Konverti el la sistemo | al la sistemo | Formulo |
---|---|---|
kelvina | farenhejta | °F = K × 1,8 - 459,67 |
farenhejta | kelvina | K = (°F + 459,67) / 1,8 |
kelvina | celsia | °C = K - 273,15 |
celsia | kelvina | K = °C + 273,15 |
kelvina | rankina | °Ra = K × 1,8 |
rankina | kelvina | K = °Ra / 1,8 |
kelvina | reomira | °Ré = (K - 273,15) × 0,8 |
reomira | kelvina | K = °Ré × 1,25 + 273,15 |
La kelvino (simbolo: K) estas la SI-unuo de temperaturo, kaj estas unu el la sep SI-aj bazaj unuoj.
Ĝin difinas du faktoj: nul kelvino estas la absoluta nulpunkto (je kiu molekula movo ĉesas), kaj unu kelvino estas la frakcio 1/273,16 de la termodinamika temperaturo de la triobla punkto de akvo (0,01°C).
La celsia skalo nun estas difinita laŭ la kelvina.
La kelvino estas nomita por la fizikisto kaj inĝeniero William Thomson, kiu fariĝis Lordo Kelvino, kiam li fariĝis nobelarano.
La vorton kelvino, kiel SI-unuo, oni ĝuste skribas per minuskla k (krom ĉe la komenco de frazo), ĝin neniam akompanas la vorto grado aŭ gradoj, aŭ la simbolo °, malsame ol ĉe gradoj celsiaj aŭ farenhejtaj. Tio estas, ĉar ili estas skaloj de mezuro, sed la kelvino estas unuo de mezuro.
Kiam la kelvino enkondukiĝis dum 1954 (10-a CGPM, Rezolucio 3, CR 79), ĝi estis la "grado kelvina", kaj oni skribis ĝin kiel °K; la "grado" estis forigita dum 1967 (13-a CGPM, Rezolucio 3, CR 104).
Notu, ke la simbolo por la kelvina unuo ĉiam estas majuskla K, neniam kursivigita.
Dekoblaj kaj dekonaj unuoj |
Dekonaj unuoj | Dekoblaj unuoj | |||||
---|---|---|---|---|---|---|
Valoro | Simbolo | Nomo | Valoro | Simbolo | Nomo | |
10–1 K | dK | decikelvino | 101 K | daK | dekakelvino | |
10–2 K | cK | centikelvino | 102 K | hK | hektokelvino | |
10–3 K | mK | milikelvino | 103 K | kK | kilokelvino | |
10–6 K | µK | mikrokelvino | 106 K | MK | megakelvino | |
10–9 K | nK | nanokelvino | 109 K | GK | gigakelvino | |
10–12 K | pK | pikokelvino | 1012 K | TK | terakelvino | |
10–15 K | fK | femtokelvino | 1015 K | PK | petakelvino | |
10–18 K | aK | atokelvino | 1018 K | EK | eksakelvino | |
10–21 K | zK | zeptokelvino | 1021 K | ZK | zetakelvino | |
10–24 K | yK | joktokelvino | 1024 K | YK | jotakelvino |
La grando de unu kelvino estas sufiĉe taŭga por priskribi multajn fenomenojn en la ĉiutaga vivo (malkiel aliaj mezurunuoj kiel ekzemple la farado, kiu estas rimarkinde tro granda por priskribi kapacitancojn, kiujn oni kutime spertas en sciencaj laborejoj).
Tamen, memkompreneble ankaŭ por kelvino eblas formi dekoblajn kaj dekonajn unuojn laŭ la oficialaj prefiksoj de SI. La plena listo aperas dekstre.
Konvertaj faktoroj |
En termodinamika sistemo la energio, kiun havas partikloj, proporcias al la absoluta temperaturo, kie la konstanto de proporcieco estas la bolcmana konstanto. Rezulte, oni povas trovi la temperaturon de partikloj per sciata energio, aŭ kalkuli la energion de partikloj per sciata temperaturo:
elektronvoltoj al kelvinoj
- eV×11,605{displaystyle mathrm {eV} times 11,!605}
kelvinoj al elektronvoltoj
- K11,605{displaystyle {frac {mathrm {K} }{11,!605}}}
Vidu ankaŭ |
- Grado celsia
|