Onubo















































































Onubo
urbo

Catedral de Huelva 2005-Julio 033.jpg


Flago



Blazono


Flago

Blazono
Administrado

Lando

Hispanio

Regiono

Andaluzio

Provinco

Onubo

Komarko

Urba komarko de Onubo

Poŝtkodo
21001 y otros [+]

Retpaĝaro

www.huelva.es
Politiko

Urbestro

Pedro Rodríguez González (PP)
Demografio

Loĝantaro

148 806  (2009)

Loĝdenso

998,7 loĝ./km²
Geografio

Geografia situo

37° 15′ N, 6° 57′ U37.25-6.95Koordinatoj: 37° 15′ N, 6° 57′ U [+]

Alto

54 m [+]

Areo
149 km² (14 900 ha)

Horzono

UTC+01:00 [+]

Map of Huelva.png





Onubo (Andaluzio)

DEC
Onubo

Situo de Onubo







Onubo (Hispanio)

DEC
Onubo

Situo de Onubo


Alia projekto

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo Huelva [+]







v  d  r


Information icon.svg





Loko de la provinco de Onubo en Hispanio


Onubo (hispane Huelva prononcu Ŭelba) estas urbo en la regiono Andaluzio en Hispanio. Oni uzas la esperantigon Onubo[1], laŭ la malnova latina nomo Onuba. Ĝi estas ĉefurbo de samnoma provinco ekde 1833 kun oficiala kategorio de urbo ekde 1876.


Onubo lokiĝas sudokcidente de Ibera Duoninsulo, ĉe marenfluo de riveroj Tinto kaj Odiel.


Ĝia loĝantaro estas 148 806 personoj (2009).


Denove dum la 20a jarcento la urbo estis ligata ekonomie al la industrio pri kemiaĵoj (kemia industrio, petrolrafinejo, metalurgio de kupro, celulozp kaj termaj centraloj) kiu, laŭ kelkaj opinioj favoris la ekonomian disvolvigon de la urbo kaj laŭ aliaj estas ekzemplo de la media damaĝo provokita de la koncentro de tiaj industrioj. Ankaŭ la triaranga sektoro kaj tiu de fiŝkaptado estas konsiderinde gravaj en la urbo. Pro ties atlantika situo ĝi posedas gravan fiŝkaptan ŝiparon frostigan de la lando.




Enhavo






  • 1 Geografio


    • 1.1 Situo


    • 1.2 Klimato




  • 2 Historio de Onubo


  • 3 Onubo kaj esperanto


  • 4 Notoj


  • 5 Eksteraj ligiloj





Geografio |


  • Koordinatoj: 37° 16′ N, 6° 57′ U37.266666666667-6.95


Situo |


Onubo troviĝas en malgranda duoninsulo ĉe la marenfluo de la riveroj Tinto kaj Odiel, ĉe ebenaĵo apartenanta al la Baseno de la rivero Guadiana. Ĝi situas proksima de tiu, el kiu marenfluo separiĝas per rio kaj kelkaj insuloj. La du riveroj koincidas en la loko konata kiel Punta del Sebo (aŭ Duoninsulo de HuelvaAnicoba). La mezaveraĝa altitudo varias el nulo (marnivelo) al 54 m super marnivelo.


Ties limoj estas la jenaj:




















Nordokcidene: San Bartolomé de la Torre

Norde: Gibraleón

Nordoriente: San Juan del Puerto

Okcidente: Aljaraque kaj Rivero Odiel

Rosa de los vientos.svg

Oriente: Moguer, Palos de la Frontera kaj Rivero Tinto

Sudokcidente El Rompido de Cartaya kaj Atlantika Oceano

Sude: Punta Umbría kaj Atlantika Oceano

Sudoriente: Palos de la Frontera kaj Atlantika Oceano




La Punta del Sebo jardekoj antaŭ la instalado de la kemia industrio en Onubo. Dum jaroj estis renkontigexjo de la onubanoj kiuj ĝuis el «la plaĝo de Onubo». Jam ne plu.


La ebenaĵo kie situas Onubo enhavas marmarĉojn, sablejojn, lagunojn ktp. La grunda materialo estas ĉefe el argiloj. Temas pri sedimentoj el la riveroj Tinto kaj Odiel. La rivero Tinto estas "morta" rivero, ĉar pro la enhavo de metaloj neniu viva estaĵo estas en ĝi ĝis la alveno ĉe Onubo, kie la alfluo de mara akvo ŝanĝas la situacion. Sude estas marmarĉoj, la Rio de Onubo kaj la diversaj insuloj Saltés, Enmedio, Bacuta, Burro ktp kiuj formas gravan naturan lokon. La urbo sidas sur tereno de argilaj montetoj.



Klimato |


Pro sia situo en la onuba marbordo la klimato de la urbo estas de tipo mediteranea (de transiro inter subtropika kaj moderklimata) kun atlantika influo. La temperaturoj estas de tipo mara, kun jara averaĝo de 17,7 °C kio faras de tiu urbo unu el la plej varmaj de Eŭropo kaj ĝi ricevas 2.984 horojn de suno jare.[2] En 2007, Onubo estis la plej suna urbo de Hispanio, kun 3.120 sunhoroj, laŭ informoj de la Instituto Nacional de Estadística. La plej varma monato estas julio, kiam oni superas la 40 °C ofte. La plej malvarma monato estas januaro, kiam minimumoj ĉirkaŭas la 6 °C kaj la maksimumaj la 16 °C.
























































































Klimatologio en Onubo[3]
1971-2000 Jan Feb Mar Apr Maj Jun Jul Aŭg Sep Okt Nov Dec
AVERAĜE
Mezaveraĝa temperaturo (°C) 11,4 12,7 14,6 16,0 18,8 22,2 25,4 25,5 23,5 19,4 15,3 12,6
18,1
Mezaveraĝa maksimuma temperaturo tage (°C) 16,3 17,6 20,3 21,4 24,1 27,8 31,6 31,8 29,3 24,7 20,2 17,0
23,5
Mezaveraĝa minimuma temperaturo tage (°C) 6,6 7,7 9,0 10,7 13,4 16,6 19,2 19,3 17,7 14,2 10,4 8,1
12,7
Precipitaĵoj averaĝe (mm) 73 43 36 46 30 9 3 4 21 56 74 95
490


Ekstrema klimato

La Ŝtata Agentejo de Meteorologio (AEMET) registris en Onubo (urbodomo) la jenajn ekstremaĵojn (el 1984 al 2009):




























Ekstrema klimato[4]

Koncepto

Valoro

Dato
Maksimuma precipitaĵo en unu tago (l/m2)

160.0 l/m2

26a de oktobro de 1997
Maksimuma absoluta temperaturo (°C)

43,8 °C

25a de julio de 2004
Minimuma absoluta temperaturo (°C)

-3,2 °C

28a de januaro de 2005



Historio de Onubo |


La urbo estis renkontiĝejo de diversaj kulturoj kaj civilizoj. En 2006 oni trovis restaĵojn datitajn inter 3000 kaj 2500 a. K., tre antaŭaj al Tartezo.[5] La trovo de du cilindraj ujoj enhavantaj ĉirkaŭ tridekon de pecoj de prahistoriaj diaĵoj, plej granda konata ĝis tiam, lokigus en Onubo «la konstantan setlejon plej antikvan de Iberio».[6][7] Spite ĉio tio la historiistoj koincidas je montro de la jaron 1000 a. K. kiel tiu de la fondo de la urba setlejo fare de fenicoj con el nombre de Onoba ("Onos Baal" signifas Dian Fortejon), proksime de tarteza loko.


Ĝi estis tre fama de la antikveco, ĉar en tiu ĉirkaŭaĵo troviĝas la tre riĉaj Minoj de Riotinto.


La zono havis historian gravecon ankaŭ ĉar de Palos de la Frontera (urbo apud Onubo) eliris la unuaj ŝipoj kiujn el Eŭropo trovis Amerikon, gvidataj de Kristoforo Kolumbo.


En la 19a jarcento pro la aĉeto de la minoj de kupro de la nordo de la provinco okazas grava industriigo kaj kresko en la urbo kiu ĝuis de alta ankaŭ populacia kaj industria kresko. Denove dum la 20a jarcento la urbo estis ligata ekonomie al la industrio pri kemiaĵoj (kemia industrio, petrolrafinejo, metalurgio de kupro, celulozo kaj termaj centraloj) kiu, laŭ kelkaj opinioj favoris la ekonomian disvolvigon de la urbo kaj laŭ aliaj estas ekzemplo de la media damaĝo provokita de la koncentro de tiaj industrioj. Ankaŭ la triaranga sektoro kaj tiu de fiŝkaptado estas konsiderinde gravaj en la urbo. Pro ties atlantika situo ĝi posedas gravan fiŝkaptan ŝiparon frostigan de la lando.




Katedralo de Onubo



Huelva, Spain location.png



Monument Columbus Huelva Spain.jpg





Onubo kaj esperanto |


Okazis kurso de esperanto sur la placo de la Konstitucio ene de la indignaj movadoj "15M"[8].



Notoj |




  1. Novaĵoj pri Onubo, Ĉi tie vi trovos informon kaj novaĵojn pri esperanto kaj la esperantista movado en Onubo (arkivigite laŭ la stato de septembro 2009) Konsultita la 17-an de oktobro de 2010.


  2. Oficiala retejo de turismo de Andaluzio. Andalucía.org Horas de sol al año. Konsultita la 19an de decembro de 2007.


  3. Valores climatológicos normales. Huelva. Periodo (1971-2000) Agencia Estatal de Meteorología, Hispanio Konsultita la 31an de aŭgusto de 2009.


  4. Valores climatológicos extremos. Huelva. Agencia Estatal de Meteorología (España) Konsultita la 31an de aŭgusto de 2009.


  5. EL SEMINARIO (HUELVA): UN YACIMIENTO ESPECTACULAR Y ESPECULATIVO, konsultita la 12an de decembro de 2007.


  6. Huelva Tartessica. Konsultita la 18an de decembro de 2007.


  7. Los signos escritos hallados en Huelva replantean la historia del Mediterráneo. Konsultita la 18an de decembro de 2007.


  8. hispane Clases de esperanto 31 de agosto a las 19 horas en la plaza de la constitucion



Eksteraj ligiloj |




  • Onubo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Onubo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




  • Esperantista Asocio de Onubo

  • http://www.festicinehuelva.com

  • http://www.huelva.es/callejero/index.html

  • http://www.huelva.es/ciudad/puerta/web/album/b2a/index.html




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto