Raymond Smith Dugan





































Raymond Smith Dugan
Persona informo
Nomo Raymond Smith Dugan
Dato de naskiĝo
30-a de majo 1878
Loko de naskiĝo Montague
Dato de morto
31-a de aŭgusto 1940
Okupo astronomo
Aĝo je morto 62
Portalo pri Homoj






v  d  r


Information icon.svg



Raymond Smith Dugan (naskiĝis la 30-an de majo 1878, en Montague, mortis la 31-an de aŭgusto 1940) estis usona astronomo


Ricevinte diplomon de la Amherst College en Masaĉuseco en 1899, li iris dum tri jaroj en Libano (1899 - 1902), instrui pri matematiko kaj astronomio en la "Syrian Protestant College" de Bejruto.


En 1902 li pluigis sian lernadon en Germanio, en la "Landessternwarte Heidelberg-Königstuhl" (Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl) de la Universitato de Hajdelbergo,
kiu tiam estis grava centro de esploro pri asteroidoj estrita de Max Wolf.


Dum sia restado en Hejdelbergo li malkovris 16 asteroidojn inter kiuj la tre grandan 511 Davida.


En 1905 Li prezentis sian doktorecan disertaĵon[1] en la Observatorio de Hejdelbergo kaj reiris Usonon.


En 1905, li estis instuisto en la Universitato Princeton, helpanto profesoro en 1908 kaj profesoro ekde 1920. Li edzinigis Annette Rumford en 1909.







































































Malkovritaj asteroidoj : 16
497 Iva
4-a de novembro 1902
503 Evelyn
19-a de januaro 1903
506 Marion
17-a de februaro 1903
507 Laodica
19-a de februaro 1903
508 Princetonia
20-a de aprilo 1903
510 Mabella
20-a de majo 1903
511 Davida
30-a de majo 1903
516 Amherstia
20-a de septembro 1903
517 Edith
22-a de septembro 1903
518 Halawe
20-a de oktobro 1903
519 Sylvania
20-a de oktobro 1903
521 Brixia
10-a de januaro 1904
523 Ada
27-a de januaro 1904
533 Sara
19-a de aprilo 1904
534 Nassovia
19-a de aprilo 1904
535 Montague
7-a de majo 1904

Kun Henry Norris Russell kaj John Quincy Stewart li kun-verkis en 1927 gravan verkon en du volumoj :Astronomy: A Revision of Young’s Manual of Astronomy (Ginn & Co., Boston, 1926-27, 1938, 1945) (Revizio de la Lernlibro pri astronomio de Young). La unua volumo estas : The Solar System (la Sunsistemo); la dua : Astrophysics and Stellar Astronomy (Astrofiziko kaj Stela Astronomio).



Honoroj |


En lia honoro, oni donis lian nomon al :



  • La asteroido 2772 Dugan[2],

  • La kratero Dugan sur Luno.



Notoj kaj referencoj |




  1. Listo de la disertaĵoj de la Universitato de Hajdelbergo (angle)


  2. JPL Small-Body Database Browser 2772 Dugan (1979 XE) (angle)



Eksteraj ligiloj |



  • france Nekrologo, el ""Ciel et Terre"", Vol. 57, p. 308



Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto