Eŭskio
















































Eŭskio

eŭske: Euskal Herria, hispane: País del euskera, france: Pays basque
teritorio

Euskal Herria Europa.png

Eŭskio en Eŭropo






Flago-de-Eŭskio.svg

  Ikurrina


Euskal Herriko armarria.svg

  Zazpiak Bat



Oficiala nomo: Eŭsklando

Himno: Gora ta Gora

Landoj

Hispanio, Francio

Parto(j)

Eŭska Aŭtonoma Komunumo, Atlantikaj Pireneoj

Areo
20 947 km² (2 094 700 ha)

Loĝantaro
3 007 661 (2006)

Lingvoj

eŭska, hispana, franca
Valuto

Eŭro









Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Basque Country


EŭskioEŭskujo (eŭske Euskal Herria, t.e. Eŭsklando) estas la tradicia lando de la Eŭskoj. Ĉar la Eŭskoj neniam havis fortegan politikan unuecon, ĝi nuntempe troviĝas en situacio simila al tiu de dispecigita Kurdio: Du el ĝiaj tri ĉefaj partoj troviĝas ene de la hispana regno, dum Nord-Eŭskio estas franca. En vastaj areoj ĝi jam estas kulture latinidigita, kun ofta perdo de unu de la malmultaj antaŭhindeŭropaj lingvoj de Eŭropo, la Eŭska.


La flago de Eŭskio nomatas Eŭske "Ikurrina".


La plimulto de la eŭskoj klopodas konservi la eŭskan lingvon viva, kaj multaj eŭskaj naciistoj klopodas akiri sendependecon de Hispanio kaj Francio.



Teritorioj |


Eŭskio, vastasence, ampleksas la jenajn sep provincojn:


Ene de Hispanio:


En Eŭska Aŭtonoma Komunumo (ofte nomata "Eŭskio" ankaŭ):



  • Alavo (eŭske Araba, hispane Álava)


  • Gipusko (eŭske Gipuzkoa, hispane Guipúzcoa)


  • Biskajo (eŭske Bizkaia, hispane Vizcaya)


En Navara Aŭtonoma Komunumo:


  • Navaro (eŭske Nafarroa, hispane Navarra)

Ene de Francio (oficiale en departemento Atlantikaj Pireneoj, france Pyrénées-Atlantiques):




  • Lapurdo (eŭske Lapurdi, france Labourd)


  • Malsupra Navaro (eŭske Nafarroa Beherea, france Basse Navarre)


  • Zubero (eŭske Zuberoa, france Soule)



Vidu ankaŭ |



  • Eŭska nacia teamo de futbalo

  • Eŭska Esperanto-Asocio




  • Kategorio Eŭskio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)





Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto