Ivan Turgenev




























































































Ivan Sergejeviĉ TURGENEV

Ivan Sergejeviĉ Turgenev fotografita de Félix Nadar
Ivan Sergejeviĉ Turgenev fotografita de Félix Nadar

Persona informo

Naskiĝo

9-a de novembro 1818
en Flag of Russia.svg Orel, cara Rusio

Morto

3-a de septembro 1883
en Bougival apud Parizo, Francio

Mortokialo
spinal tumor [#]

Tombo
Literatorskie mostki [#]

Etno

ruso

Lingvoj

franca lingvo • germana lingvo • angla lingvo • rusa lingvo [#]

Loĝloko

Q23728375 • Berlino • Ivan Turgenev museum • Ivan Turgenev museum • Ivan Turgenev museum • Francio • Sankt-Peterburgo • Ivan Turgenev museum • Q23929917 [#]

Ŝtataneco

Rusia Imperio [#]

Alma mater
Universitato de Berlino • Faculty of Philosophy at Saint Petersburg State University • Imperia Moskva Universitato [#]


Subskribo Ivan Turgenev
Familio

Patro
Sergei Nikolaevich Turgenev [#]

Patrino
Varvara Petrovna Turgeneva [#]

Gefratoj
Varvara Zhitova • Nikolay Sergeyevich Turgenev [#]

Edz(in)o

Profesio

Pseŭdonimo
.....въ • —е— • И.С.Т. • И.Т. • Л. • Недобобов • Иеремия • Т. • Т… • Т. Л. • Т……в • *** [#]

Profesio

novelisto

Ĝenroj

Realismo

Verkoj

Patroj kaj Filoj
Influoj







[#]

Fonto: Vikidatumoj







v  d  r


Information icon.svg



Ivan Sergejeviĉ TURGENEV (Иван Тургенев, naskiĝis la 9-an de novembro 1818, mortis la 3-an de septembro 1883) estis rusa verkisto.


Li naskiĝis en Orel de riĉa nobela familio kaj vivis sian infanaĝon en Spasskoje-Lutovinovo patrina posedaĵo kie li konstatis la malfacilecon de la kamparana vivo kaj la tiranion de terposedantoj. Krome li havis eksterlandajn edukistojn kaj eklernis la francan kaj la germanan. Kiam li estis 11jara li ekstudis en Moskvo kie li lernis la anglan en edukejo kaj poste historion kaj filologion en la moskva universitato. Poste li devis reveni al la familiposedaĵo, kiam la patro mortis, sed tie li tute malkuniĝis kun sia patrino, kiun li akuzis pro despoteco. Li dum du jaroj vizitis la universitatojn de Peterburgo kaj de Berlino, kie li ekkonis la filozofion de Hegelo. Reveninte al Rusio li laboris dum kelkaj jaroj kiel oficisto. En la jaro 1843 li publikigis sian unuan poemon: "Parasta"; poste li dediĉis sin precipe al la verkado de rakontoj, noveloj, dramoj kaj romanoj per kio li ĉefe priskribas la vivon de kamparanoj kaj servutoj, ekzemple en Memoraĵoj de ĉasisto, 1852. Oni diras, ke tiu libro helpis la decidon de la posta caro Aleksandro la 2-a liberigi kamparulojn. Ekde 1855 Turgenev vivis ĉefe en Germanio kaj ekde 1856 en Francio, nome en Parizo, kie li konatiĝis i.a. kun Theodor Storm, George Sand, Gustave Flaubert, Prosper Mérimée kaj Émile Zola. Tie li verkis siajn plej memorindajn romanojn Nobela nesto kaj Patroj kaj Filoj. Li mortis en Bougival apud Parizo en 1883, sed poste li estis entombigata en Peterburgo en fama tombejo Volkova.


La verkaro de Turgenev priskribas politikajn kaj sociajn problemojn de sia tempo, same kiel naturon kaj pejzaĝojn. En sia malfrua verkaro pli kaj pli videblas la influo de la pesimismo de Arthur Schopenhauer. Nuntempe Turgenev estas rigardata unu el la plej gravaj rusaj aŭtoroj de la 19-a jarcento.



Listo de verkoj |




  • Andrej Kolosov (novelo, 1844)


  • Zapiski ochotnika (Memoraĵoj de Ĉasisto - rakontoj, 1852)


  • Dva prijatelja (Du Amikoj - novelo, 1854)


  • Mumu (rakonto, 1854)


  • Mesjac v derevne (Monato en Vilaĝo - komedio, 1855)


  • Rudin (romano, 1856)


  • Asja (novelo, 1858)


  • Dvorjanskoe gnezdo (Nobela Nesto - romano, 1859)


  • Nakanune (romano, 1860)


  • Pervaja ljubov (La Unua Amo - novelo, 1860)


  • Otcy i deti (Patroj kaj Filoj - romano, 1862)


  • Dym (Fumo - romano, 1867)


  • Stepnoj Korol Lir (novelo, 1870)


  • Veŝnie vody (Printempa Akvofluo - novelo, 1872)


  • Ĉasy (Horloĝo - rakonto, 1876)


  • Nov (romano, 1877)


  • Stichotvorenija v proze. Senilia (versaĵoj en prozo, 1882)



En Esperanto aperis |




  • Ivan Turgenev en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Ivan Turgenev en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Ivan Turgenev en Vikifontaro (Universala biblioteko)





  • Rozo (tradukis A. Vejscler, Lingvo Internacia, 1900, p. 178)


  • Nimfoj (tradukis N. Kabanov, Lingvo Internacia, 1911, p. 63)


  • Kanto de Triumfanta Amo / Ivan Turgenev. El rusa lingvo trad. Andreo Fiŝer. - Paris: Librairie de l' Esperanto, 1908. - 31 p.


  • Patroj kaj Filoj / I. S. Turgenev. Trad. el la rusa lingvo K. Bein (Kabe). - Moskvo: Librejo "Esperanto", 1909. - 165 p.


  • Versaĵoj en Prozo / I. Turgenev. El la rusa lingvo trad. Kabe. - Moskva: Libroeld. "Esperanto", 1909. - IV, 62 p.


  • Anjo : rakonto / de Ivan Turgenev. El la rusa lingvo trad. A. Fiŝer kaj V. Zamjatin. - Tiflis: Pres. "Progreso", 1910. - 64 p.


  • Fantomoj : (fantaziaĵo) / Ivan Turgenev. El la rusa lingvo trad. Andreo Fiŝer. - Bucuresti: Editura Esperanto, [proks. 1910]. - 16 p.


  • Elektitaj Noveloj / I. S. Turgenev. ("Mumu", "Beĵin-herbejo", "Poemetoj en prozo") El la rusa originalo trad. Alexandra Mexin. - Leipzig: Hirt, 1923. - 81 p.


  • Versaĵoj en Prozo / Ivan Sergeviĉ Turgenev. Trad. de Kabe. Kun enkonduko kaj notoj de Hirokazu Kaĵi. - Tokio: Esperanto-Kenkju-Ŝa, 1934. - 115 p.


  • Patroj kaj Filoj / I. S. Turgenev. El la rusa lingvo trad. Kazimierz Bein (Kabe). - Amsterdam: Libroservo Federacio de Laboristaj Esperantistoj, [proks. 1938]. - 215 p.


  • La Unua Amo: novelo / Ivan Turgenev. [Trad. el la rusa: Ilsia Novikova; Viktor Kudrjavcev; Aleksander Korĵenkov]. - Jekaterinburg: Sezonoj, 1993. - 68 p. (Serio Rusa literaturo, 2)


  • Festeno ĉe la Ĉefekzistaĵo (tr. V. Halperin, Lingvo Internacia, Bensona Universala E-Metodo)


  • La Almozulo (tr. Asen Grigorov, HdE, Bensona Universala E-Metodo)


  • Du Riĉuloj (tr. Asen Grigorov, HdE, Bensona Universala E-Metodo)


  • Orienta Legendo (tr. V. Halperin, Lingvo Internacia, Bensona Universala E-Metodo)


  • Kontenta Homo (tr. V. Halperin, Lingvo Internacia, Bensona Universala E-Metodo)


  • La Malsaĝulo (tr. Asen Grigorov, HdE, Bensona Universala E-Metodo)


  • La Pasero (tr. V. Halperin, Lingvo Internacia, Bensona Universala E-Metodo)




Eksteraj ligiloj |




  • Ivan Turgenev en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Ivan Turgenev en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)



  • La unua amo
















Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto