Muri ĉe Berno

















































Muri ĉe Berno

Blazono de Muri ĉe Berno


Blazono de Muri ĉe Berno

Arobanejo en Muri ĉe Berno


Arobanejo en Muri ĉe Berno
Kantono
Berno
Administra distrikto
Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009
Berno

Koordinatoj 

46°55′55″N 7°29′15″O  /  46.93194°N, 7.4875°O / 46.93194; 7.4875 (Muri ĉe Berno)Koordinatoj: 46°55′55″N 7°29′15″O  /  46.93194°N, 7.4875°O / 46.93194; 7.4875 (Muri ĉe Berno)
Nombro de enloĝantoj
12526
Areo
7,6 km²
Alteco
558 m super marnivelo
Poŝtkodo
3073 (Muri) kaj 3074 (Gümligen)
Komunumkodo
0356

Mapo de Muri ĉe Berno


Mapo de Muri ĉe Berno







v  d  r


Information icon.svg





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Trafiko


  • 5 Historio


  • 6 Vidu ankaŭ


  • 7 Eksteraj ligiloj





Pri la komunumo |


Muri ĉe Berno estas urbo kaj komunumo en Kantono Berno, Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi estis parto de la distrikto Berno. Ek de la 1-a de januaro 2010 ĝi apartenas al la nove fondita administra distrikto Berno-Mezlando. Ĝi havis 12526 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.



Geografio |


Muri ĉe Berno situas en la Svisa Mezlando sudoriente de la federacia urbo Berno ĉe la orienta bordo de la rivero Aro. La urbo konsistas el la du proksimume samgrandaj partoj Muri kaj Gümligen.


La areo de la komunumo estas 7,60 km², de kiuj 1,50 km² estas kovritaj de arbaro, 1,9 km² konsitas el agroj kaj herbejoj kaj 3,39 km² troviĝas en la konstruebla zono. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 727 m s.m. sur la monteto Dentenberg, la plej malalta ĉe la bordo de la rivero Aro sur 508 m s.m..



Najbaraj komunumoj |


La komunumo limas en nordo al Ostermundigen, Stettlen kaj Vechigen, en oriento al Worb kaj Allmendingen ĉe Berno, en sudo al Belp kaj Kehrsatz, kaj en okcidento al Köniz kaj Berna.



Trafiko |


Muri ĉe Berno estas ligita kun tramlinio G de la trafikentrepreno Regionalverkehr Solothurn-Bern kaj kun la tramlinio nr-o 3 al Saali kun la tramreto de la urbo Berno. La stacidomo de Gümligen situas ĉe la trajnlinio de Berno al Thun kaj estas servata de regionaj trajnoj de la Berno-Lötschberg-Sempion-Fervojo.


Tra Muri pasas la nacia aŭtoŝoseo A6 al, kiu la urbo havas tri alirojn. Sudokcidente en la najbara komunumo Belp sitauas la internacia Flughaveno de Berno.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Muri ĉe Berno datiĝas el la jaro 1180 kiel Mure. Diversaj trovaĵoj el neolitiko kaj bronzepoko pruvas, ke Muri ĉe Berno estis jam loĝita en prahistoria tempo. Proksime de la preĝejo kaj kastelo oni malkovris la fundamentojn de romia vilao.



Vidu ankaŭ |


  • Aliaj lokoj kun la nomo Muri


Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retejo de la urbo Muri ĉe Berno

  • Muri ĉe Berno en la Historia Leksikono de Svislando


  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Muri ĉe Berno – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)







Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto