Kavernaro de monto Castillo
Kaverno Altamira kaj paleolitika kaverna arto de norda Hispanio | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
Monda heredaĵo | ||||||
| Ĉefa ejo en la kaverno El Castillo | ||||||
Lando | ||||||
Tipo | kultura heredaĵo | |||||
Kriterioj | i, iii | |||||
Fonto | 310 | |||||
Regiono** | Eŭropo | |||||
Geografia situo | 43° 17′ 28″ N, 3° 58′ 1″ U43.291-3.967Koordinatoj: 43° 17′ 28″ N, 3° 58′ 1″ U | |||||
Registra historio | ||||||
Registrado | 2008 (32-a sesio) | |||||
Geografia lokigo sur la mapo : Kantabrio
Geografia lokigo sur la mapo : Hispanio
| ||||||
| * Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo. ** Regiono laŭ Unesko. | ||||||
La kavernaro de monto Castillo [kasTIjo] estas aro de kavernoj en la municipo Puente Viesgo, Kantabrio (Hispanio). Ĝi estas unu el la plej gravaj lokoj kun paleolitika arto en Kantabrio. Agnoskite de Unesko kiel monda heredaĵo ekde 2008, ĝi estas parto de la lokaro je nomo «Kaverno Altamira kaj paleolitika kaverna arto de norda Hispanio».
Kavernoj |
Ĝi konsistas el jenaj kavernoj:
- Kaverno Las Monedas
- Kaverno El Castillo
- Kaverno Las Chimeneas
- Kaverno La Pasiega
Medio |
La kavernoj situas apud la rivero Pas, en la monto Castillo, kie kuniĝas diversaj valoj, proksime al la marbordo de la Kantabra Maro. Ĉar ĝi estas areo taŭga por agrikulturo, fiŝkaptado kaj ĉasado, homoj loĝis en ĝi jam de frua epoko.