Kiskunhalas
Kiskunhalas | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Urbodomo de Kiskunhalas kun turo | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hungario | ||
Regiono | Suda Ebenaĵo | ||
Departemento | Bács-Kiskun | ||
Distrikto | Kiskunhalas | ||
Adreso | Hősök tere 1 6400 Kiskunhalas | ||
Poŝtkodo | 6400 | ||
Telefona antaŭkodo | (+36) 77 | ||
Kodo laŭ KSH | 32434 | ||
Retpaĝaro | www.kiskunhalas.hu [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro (ekde [kiam?]) | Róbert Fülöp (FIDESZ-KDNP[1]) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 27 714 (1-a de januaro 2015)[2] | ||
Loĝdenso | 126,82 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 26′ N, 19° 29′ O46.43194444444419.488611111111Koordinatoj: 46° 26′ N, 19° 29′ O | ||
Areo | 227,58 km² (22 758 ha) | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kiskunhalas [+] | |||
Kiskunhalas [kiŝkunhalaŝ] estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en Distrikto Kiskunhalas, kies centro ĝi estas. La loknomo signifas: eta-kumana-fiŝa. Apud la urbo troviĝas lago, verŝajne pri ties fiŝoj devenas la loknomo.
Enhavo
1 Situo
2 Historio
3 Vidindaĵoj
4 Famuloj
5 Ĝemelurboj
6 Referencoj
Situo |
Kiskunhalas situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Dunaföldvár-Subotica, laŭ fervojoj Budapeŝto-Beogrado kaj Kiskunfélegyháza-Bátaszék. Budapeŝto troviĝas 130 km-ojn for.
Historio |
La tatara invado maldensigis la loĝantaron en 1241, tial poste reĝo Adalberto la 4-a setligis kumanojn inter riverojn Danubo kaj Tiso. Ili fondis la komunumon en 1290, kiu ricevis la rangon kampurbo en 1436. Dum la turkoj la urbeto pluvivis kun multe da suferoj. Post la turka erao la Habsburgoj senrajte hipotekis la urbeton en 1702 al la Ordeno de germanaj kavaliroj. La loĝantaro elaĉetis ĝin en 1745. Ĝis 1753 Kiskunhalas estis rezidejo de "Malgranda Kumanujo". La kumana aŭtonomio ĉesis en 1876. Ventomuelejo ekfunkciis en 1860, kiu ankaŭ nun estas videbla.
La urbo famas pri punto (Árpád Dékáni, Mária Markovics), krome pri agraraj produktoj.
Vidindaĵoj |
- termala banejo
- Kalvinana preĝejo (Kiskunhalas)
- Urbodomo de Kiskunhalas
Famuloj |
- en Kiskunhalas naskiĝis:
aktoro Endre Latabár (pli aĝa)
instruisto János Jónás
- Károly Tóth (juristo)
- Lajos Tóth (juristo)
ĵurnalisto Antal Balla (ĵurnalisto)
kirurgo László Hangody
operokantistino Erika Miklósa
pentristo Viola Berki
politikisto Sándor Garbai
teatrestro Károly Szuper
- en Kiskunhalas mortis:
juristo István Gyárfás
- kirurgo László Monszpart
pastro Áron Szilády
- pentristo Balázs Diószegi
skulptisto István Örkényi Strasser
- verkisto Julianna Zsigray
Ĝemelurboj |
Sfântu Gheorghe, Rumanio (1997)
Kanjiĵa, Serbio (1967)
Subotica, Serbio (2001)
Kronach, Germanio (1994)
Nowy Sacz, Pollando (1994)
Hódmezővásárhely, Hungario (1998)
Aizkraukle, Latvio (2005)
Referencoj |
↑ Kiskunhalas települési választás eredményei (hungare) (html). Nemzeti Választási Iroda (2010-10-12). Alirita 2014-10-19.
↑ Magyarország közigazgatási helynévkönyve, 2015. január 1. (magyar és angol nyelven). Központi Statisztikai Hivatal, 2015. szeptember 3. (Hozzáférés: 2015. szeptember 4.)